Privataj mesaĝoj From Online Manual

< Personal messages
Revision as of 22:05, 30 May 2013 by Chainy (talk | contribs) (Created page with "===Etikedoj===")
Jump to: navigation, search
Languages English  · Deutsch · Ελληνικά · español · italiano · Nederlands · norsk · polski · português · русский · srpski (latinica) · svenska


SMF havas potencan sistemon por privataj mesaĝoj. Tiuj ĉi privataj mesaĝoj estas tre similaj al afiŝoj, sed ili ne aperas en publika fadeno. Nur la sendanto kaj la elektitaj ricevantoj povas vidi privatan mesaĝon - administrantoj ne povas legi viajn privatajn mesaĝojn, krom se ili speciale serĉas ilin en la datumbazo de la forumo.

Neregistritaj gastoj ne povas sendi privatajn mesaĝojn, kaj oni ne povas sendi privatajn mesaĝojn al gastoj. Tamen, se sendinto de privata mesaĝo estas poste forigita de la forumo, tiam li aperas en la listo de privataj mesaĝoj kiel gasto.

Laŭ la defaŭlto, SMF-forumo permesas la sendadon de 4.294.967.296 privataj mesaĝoj entute, do estas tre malprobable, ke oni iam ajn atingos tiun limon.

Privataj mesaĝoj

Se vi alklakas Privataj mesaĝoj en la ĉefa menupanelo vi vidos paĝon, kiu montras ĉiujn privatajn mesaĝojn ricevitajn - tio estas via enirkesto.

Supre estas listo de privataj mesaĝoj en aranĝo simila al tiu de fadenlisto en forumparto. En la unua kolumno de la listo estas bildeto kiu montras, ĉu vi jam respondis al mesaĝo aŭ ne. Se estas sageto en la bildo, tio signifas, ke vi jam respondis. Neniu sageto signifas, ke vi ne respondis. La dua kolumno montras la daton, kiam la privata mesaĝo sendiĝis. Post tio estas kolumno por la temo de la mesaĝo, kaj dekstre de tio estas montrata la nomo de la ano, kiu sendis la mesaĝon. En la plej dekstra kolumno estas markbutonoj por elekti mesaĝojn, kiujn vi volas forigi. Notu, ke vi povas ordigi privatajn mesaĝojn laŭ dato, sendinto kaj temo.

Kiam vi alklakas la temon de privata mesaĝo, la forumo kondukos vin al la teksto de la mesaĝo. Ĝi aspektas same kiel afiŝo en fadeno. Apud ĉiu mesaĝo estas ligiloj por citi, respondi aŭ forigi la mesaĝon. Se vi ricevas ofendan privatan mesaĝon, vi povas raporti ĝin al administranto per klako al Raporti al administristo, kiu troviĝas malsupre dekstre en mesaĝo.

Por vidi la mesaĝojn, kiujn vi jam sendis, alklaku unue Mesaĝoj kaj tiam Senditaj mesaĝoj en la menuo. Mesaĝoj konserviĝas en Senditaj mesaĝoj nur, se vi elektas la markobutonon Konservi kopion en Senditaj mesaĝoj antaŭ ol vi sendos la mesaĝon.

Opcioj

Vidu la sekcion Opcioj pri privataj mesaĝoj en la profilo.

Privateco

Per la defaŭltaj iloj de la forumo, nek administranto nek iu alia persono povas legi viajn privatajn mesaĝojn. Nur vi kaj la ricevantoj de viaj mesaĝoj povas legi ilin. Tamen, administranto aŭ alia persono, kiu havas aliron al la datumbazo de la forumo ja povus uzi SQL-komandon por legi viajn privatajn mesaĝojn en la datumbazo mem. Tial, estas rekomendate ne sendi privatajn mesaĝojn, kiuj enhavas tre gravajn informojn, kiujn vi ne volus, ke aliaj havu la eblon legi.

Sendi privatan mesaĝon

  • Entajpu en la kampo Al la nomo(j)n de la uzanto(j) al kiu(j) vi sendas la mesaĝon. Vi povas uzi Bcc (kaŝkopion) por kaŝi la identecon de aliaj ricevantoj.
  • Entajpu la temon de la mesaĝo.
  • Skribu vian mesaĝon en la ĉefa kesto. Memoru, ke la bazaj BB-kodoj funkcias same en privataj mesaĝoj kiel ankaŭ en afiŝoj.
  • Kiam vi finskribis vian mesaĝon, alklaku Sendi privatan mesaĝon por sendi ĝin, aŭ Antaŭmontri por unue vidi antaŭmontron.

Vi povas respondi al privataj mesaĝoj en la sama maniero.

Etikedoj

To keep better control and organization of your personal messages, in SMF 2.0 we introduced a method for you to apply labels to your messages. When you apply a label you will then be able to view just the personal messages with that label. All of your labels will be listed on the left menu under the category Labels. To manage your labels so you can edit label names, delete labels and create new ones, go to the left menu under the category Preferences and click on Manage Labels.



Advertisement: