Personal messages/eo From Online Manual

Jump to: navigation, search
Languages English  · Deutsch · Ελληνικά · español · italiano · Nederlands · norsk · polski · português · русский · srpski (latinica) · svenska

SMF havas potencan sistemon por privataj mesaĝoj. Tiuj ĉi privataj mesaĝoj estas tre similaj al afiŝoj, sed ili ne aperas en publika fadeno. Nur la sendanto kaj la elektitaj ricevantoj povas vidi privatan mesaĝon - administrantoj ne povas legi viajn privatajn mesaĝojn, krom se ili speciale serĉas ilin en la datumbazo de la forumo.

Neregistritaj gastoj ne povas sendi privatajn mesaĝojn, kaj oni ne povas sendi privatajn mesaĝojn al gastoj. Tamen, se sendinto de privata mesaĝo estas poste forigita de la forumo, li aperas en la listo de privataj mesaĝoj kiel gasto.

Laŭ la defaŭlto, SMF-forumo permesas la sendadon de 4.294.967.296 privataj mesaĝoj entute, do estas tre malprobable, ke oni iam ajn atingos tiun limon. La nombro da mesaĝoj, kiujn uzanto rajtas konservi en sia elirkesto povas esti limigita de administranto per agordo de unuopaj anogrupoj.

Privataj mesaĝoj

Se vi alklakas Privataj mesaĝoj en la ĉefa menuo (en) vi vidos paĝon, kiu montras ĉiujn privatajn mesaĝojn ricevitajn - tio estas via enirkesto.

Supre estas listo de privataj mesaĝoj en aranĝo simila al tiu de fadenlisto (en) en forumparto. En la unua kolumno de la listo estas bildeto kiu montras, ĉu vi jam respondis al mesaĝo aŭ ne. Se estas sageto en la bildo, tio signifas ke vi jam respondis; neniu sageto signifas, ke vi ne respondis. La dua kolumno montras la daton, kiam la privata mesaĝo sendiĝis. Post tio estas kolumno por la temo de la mesaĝo, kaj dekstre de tio estas montrata la nomo de la ano, kiu sendis la mesaĝon. En la plej dekstra kolumno estas markbutonoj por elekti mesaĝojn, kiujn vi volas forigi. Vi povas ordigi privatajn mesaĝojn laŭ dato, sendinto kaj temo.

Kiam vi alklakas la temlinion de privata mesaĝo, la forumo kondukas vin al la teksto de la mesaĝo. Ĝi aspektas same kiel kutima afiŝo en fadeno. Apud ĉiu mesaĝo estas ligiloj por citi, respondi aŭ forigi la mesaĝon. Se vi ricevas ofendan privatan mesaĝon, vi povas raporti ĝin al administranto per klako al Raporti al administristo, kiu troviĝas malsupre dekstre en mesaĝo. Vi ankaŭ povas forigi mesaĝojn uzante la markobutonojn apud ĉiu mesaĝo en la listo kaj poste alklaku la butonon Forigi elektitajn.

Por vidi senditajn mesaĝojn, alklaku unue Mesaĝoj kaj tiam Senditaj mesaĝoj en la menuo. Mesaĝoj konserviĝas en Senditaj mesaĝoj nur, se vi elektas la opcion Konservi kopion en Senditaj mesaĝoj antaŭ ol vi sendas la mesaĝon. Vi povas elekti tiun ĉi opcion kiel la defaŭltan en la opcioj pri privataj mesaĝoj en via profilo.

Opcioj

Vidu la sekcion Privataj mesaĝoj en la profilo.

En SMF2.0 vi povas atingi tiujn ĉi samajn opciojn ankaŭ ene de la sekcio por privataj mesaĝoj (Agordoj > Ŝanĝi agordojn)

Privateco

Per la defaŭltaj iloj de la forumo, nek administranto nek iu alia persono povas legi viajn privatajn mesaĝojn. Nur vi kaj la ricevantoj de viaj mesaĝoj povas legi ilin. Tamen, administranto aŭ alia persono, kiu havas aliron al la datumbazo de la forumo ja povus uzi SQL-komandon por serĉi viajn privatajn mesaĝojn en la datumbazo mem. Tial, estas rekomendate ne sendi privatajn mesaĝojn, kiuj enhavas tre gravajn informojn, kiujn vi ne volus ke aliaj havu la eblon legi.

Sendi privatan mesaĝon

  1. Entajpu en la kampo Al la nomo(j)n de la uzanto(j) al kiu(j) vi sendas la mesaĝon. Se vi volas sendi mesaĝon al multaj uzantoj, uzu komojn (ekzemple: uzanto1, uzanto2) aŭ komencu tajpi la uzantnomo de ĉiu ricevanto kaj elektu la uzantnomon el la aperonta falmenuo.
  2. Vi povas uzi Bcc (kaŝkopion) por kaŝi la identecon de ricevantoj. Alklaku Aldoni Bcc apud la kampo Al. La ricevantoj en la Bcc-kampo ne vidos, kiu alie ricevis la mesaĝon.
  3. Entajpu la temon de la mesaĝo.
  4. Skribu vian mesaĝon en la ĉefa tekstujo sub la temlinio. Bazaj BB-kodoj funkcias same en privataj mesaĝoj kiel ankaŭ en afiŝoj.
  5. Kiam vi finskribis vian mesaĝon, vi povas alklaki la butonon Antaŭmontri por vidi, kiel la mesaĝo aspektos al la recevonto(j). Por sendi ĝin alklaku Sendi privatan mesaĝon.

Vi povas respondi al privataj mesaĝoj en la sama maniero.

Etikedoj

Por pli bone ordigi viajn privatajn mesaĝojn, SMF enkondukis metodon por apliki etikedojn al privataj mesaĝoj. Kiam vi kreas etikedon por mesaĝoj, vi poste povas elekti vidi nur tiujn privatajn mesaĝojn, kiuj havas tiun etikedon. Ĉiuj viaj etikedoj aperas en listo en la sekcio Etikedoj. Por krei, redakti kaj forigi etikedojn, alklaku Agordoj en la sekcio por privataj mesaĝoj, kaj en la falmenuo alklaku Administri etikedojn.

Menu-kategorioj

En la sekcio por privataj mesaĝoj ekzistas tri kategorioj, ĉiu el kiuj inkluzivas diversajn funkciojn.

Mesaĝoj

  • Nova privata mesaĝo - Alklaku tiun ĉi menueron se vi volas krei novan privatan mesaĝon.
  • Ricevitaj mesaĝoj - Tio ĉi montras la privatajn mesaĝojn en via enirkesto. Por lerni pri la eblaj agordoj vidu jenan sekcion Privataj mesaĝoj.
  • Senditaj mesaĝoj - Tio ĉi montras la mesaĝojn, kiujn vi sendis al aliaj anoj de la forumo. Senditaj mesaĝoj konserviĝas ĉi tie aŭtomate nur, se vi ŝaltas la opcion "Konservi aŭtomate ĉiun privatan mesaĝon en Senditaj mesaĝoj" en via Profilo. Alie, necesas ĉiam elekti la markobutonon "Konservi kopion en Senditaj mesaĝoj" kiam vi sendas privatan mesaĝon.

Agoj

  • Serĉi mesaĝojn - Vi povas uzi tion ĉi por serĉi en viaj ricevitaj mesaĝoj. Ĝi funkcias en simila maniero kiel la detala serĉilo. Vi ne povas serĉi en viaj senditaj mesaĝoj.
  • Pritondi mesaĝojn - Tio ĉi ebligas al vi forigi mesaĝojn, kiuj aĝas pli ol certa nombro da tagoj.

Agordoj

  • Administri etikedojn - Per tio ĉi vi povas aldoni, redakti kaj forigi etikedojn por mesaĝoj.
  • Agordi regulojn - Tio ĉi ebligas la aŭtomatan ordigadon de mesaĝoj laŭ viaj propraj reguloj. Por krei regulon alklaku Aldoni novan regulon kaj tio kondukas vin al paĝo kun diversaj falmenuoj, kie vi povas krei regulojn laŭ la nomo de la sendanto kaj/aŭ la titolo de la mesaĝo, kaj/aŭ la enhavo de la mesaĝo mem. Multoblaj kriterioj povas esti aldonitaj per klako al Aldoni kriterion. Vi povas ankaŭ elekti, ĉu ĉiuj aŭ almenaŭ unu el la kriterioj devas aplikiĝi. Post tio vi povas elekti en falmenuo, kiu ago okazu kun mesaĝoj, kiuj kongruas kun la regulo. Vi povas elekti pli ol unu ago per klako al Aldoni agon.
  • Ŝanĝi agordojn
    • Montri privatajn mesaĝojn: - Se uzanto elektas Ĉiujn kune, listo de la mesaĝtitoloj estas montrata supre kun ĉiuj mesaĝoj sub tiu listo. Unuope signifas, ke nur unu mesaĝo estas montrata supre kun listo de mesaĝtitoloj sub tiu mesaĝo. Kiel konversacion montras la privatajn mesaĝojn en maniero simila al kutima fadeno en la forumo. Se vi elektas tiun ĉi konversacian aranĝon estas rekomendate, ke vi agordu vian konton por ke senditaj mesaĝoj aŭtomate konserviĝu en la elirkesto (vidu ĉi-malsupre).
    • Montri la plej lastajn privatajn mesaĝojn ĉe la supro. - Vi povas elekti, ĉu novaj mesaĝoj estu montrataj supre aŭ malsupre en la listo.
    • Ricevi privatajn mesaĝojn de: - Vi povas decidi, kiu rajtas sendi al vi privatajn mesaĝojn. Vi povas permesi tion al: ĉiuj forumanoj; nur al forumanoj kiuj ne estas en via ignorolisto; nur amikoj kaj administrantoj; aŭ nur administrantoj.
    • Atentigi per retpoŝto ĉiufoje kiam mi ricevas privatan mesaĝon: - vi povas elekti ricevi retpoŝtajn sciigojn pri ĉiuj novaj privataj mesaĝoj, aŭ nur pri mesaĝoj de uzantoj en via amikolisto. Vi ankaŭ povas malŝalti ĉiujn sciigojn pri novaj privataj mesaĝoj.
    • Montri ŝprucfenestron, kiam mi ricevas novan mesaĝon - vi povas ŝalti tiun ĉi opcion se vi volas vidi atentigan ŝprucfenestron pri nova privata mesaĝo dum vi estas ensalutinta.
    • Konservi aŭtomate ĉiun privatan mesaĝon en Senditaj mesaĝoj - Kiam tiu ĉi opcio estas ŝaltita, mesaĝoj senditaj de vi aŭtomate konserviĝas en la elirkesto. Tiu ĉi opcio nepre estu ŝaltita, se vi preferas rigardi privatajn mesaĝojn kiel konversacion. Se tiu ĉi opcio ne estas ŝaltita, necesas ĉiam elekti la markobutonon Konservi kopion en Senditaj mesaĝoj antaŭ ol sendi mesaĝon.
    • Forigi aŭtomate la etikedon Ricevitaj kiam mi kreas alian etikedon - Se tiu ĉi opcio estas ŝaltita, la etikedo Ricevitaj estas aŭtomate forigita, kiam vi kreas novan anstataŭigan etikedon por mesaĝo.


Advertisement: