Posting/eo From Online Manual

Jump to: navigation, search
Languages English  · Deutsch · Ελληνικά · español · français · Bahasa Indonesia · italiano · Nederlands · norsk · polski · português · русский · srpski (latinica) · svenska · Türkçe

Post registriĝo kaj ensaluto en forumon, uzanto verŝajne volas afiŝi mesaĝojn. Afiŝado estas sufiĉe facila afero. Notu tamen, ke uzanto rajtas afiŝi en forumparto aŭ fadeno nur depende de tio, kiuj permesoj la ano havas por forumparto kaj al kiu anogrupo li apartenas.

Starigi novan fadenon

Foliumu al la forumparto, kie vi volas afiŝi novan fadenon kaj alklaki la butonon Nova fadeno, kiu defaŭlte troviĝas supre kaj malsupre de forumparto. Tio kondukas vin al la paĝo Komenci novan fadenon, kie estas diversaj opcioj. La plej gravaj opcioj estas Temo kaj la ĉefa tekstujo por la Mesaĝo (tiu ĉi tekstujo ne havas nomon, sed ĝi estas la plej granda). Oni entajpu temon kaj tiam entajpu (aŭ kopiu) mesaĝon en la ĉefan tekstujon. Kiam vi estas kontenta kun la plat-teksta mesaĝo, vi povas afiŝi ĝin per klako al la butono Afiŝi kaj/aŭ unue antaŭrigardi ĝin per klako al Antaŭmontro. Apud tiuj butonoj, iuj forumoj ofertas plian butonon por kontroli la literumadon.

Respondi en fadeno aŭ enketo

Por afiŝi mesaĝon en jam ekzistanta fadeno, alklaku la butonon Respondi, kiu troviĝas je la supro kaj malsupro de la fadeno. Kiam oni respondas en fadeno ne necesas ion ajn entajpi en la kampo Temo, krom se oni volas ŝanĝi ĝin. Por voĉdoni en enketo, oni simple marku la koncerna(j)n opcio(j)n kaj tiam alklaku Sendi voĉdonon. Oni povas eble fari ankaŭ aliajn aferojn kun la afiŝo, ekzemple alkroĉi dosieron.

Se Rapida respondo estas ŝaltita, oni trovas simplan tekstujon por respondi sub la afiŝoj en fadeno. Se oni uzas tiun ĉi rapidan respondilon, oni devas entajpi permane BBC-formatkodojn kaj miensimbolojn.

Bazaj opcioj pri afiŝado

  • Piktogramo - tiu ĉi falmenuo ebligas al uzantoj ŝanĝi la piktogramon de la temlinio por ke ĝi kongruu kun la humoro aŭ celo de la afiŝo.
  • Bulletin Board Code - tiu ĉi kodo estas grava ilo por formati kaj ŝanĝi la aspekton de afiŝoj. Ĝi efikas al plata teksto same kiel formatiloj de kutima tekstoredaktilo, sed la mesaĝa tekstujo ne montras ĉiujn formataĵojn en faksimila maniero, do uzantoj uzu la antaŭmontran funkcion, se ili volas vidi, kiel la mesaĝo aspektos, kiam ĝi estos afiŝita.
  • Faksimila redaktilo - ankaŭ konata kiel vidata-vidota redaktilo. Dum redaktado oni vidas en la tekstujo la efektivan aspekton de la teksto anstataŭ la BB-kodojn. Eblas kaŝi / malkaŝi la BB-kodon per klako al jena butono: Kaŝi aŭ malkaŝi BB-kodon.

Pliaj opcioj

En iuj forumoj la sekvaj opcioj ĉeestas defaŭlte, kaj en aliaj forumoj ili situas ene de elvolvebla panelo:

  • Atentigi min pri respondoj - uzantoj marku tiun ĉi opcion por ekaboni retpoŝtajn sciigojn pri respondoj al la fadeno.
  • Reveni al tiu ĉi fadeno - uzantoj marku tiun ĉi opcion por reveni al la koncerna fadeno (anstataŭ al la mesaĝ-indekso) post sendo de afiŝo.
  • Ne uzi vizaĝetojn - uzantoj marku tiun ĉi opcion por preventi, ke certaj signo-kombinoj ne estu sintakse analizitaj kaj bildigitaj kiel miensimboloj.

La sekvaj opcioj disponeblas nur al administrantoj kaj anoj kun specialaj permesoj:

  • Anonci fadenon - tiu ĉi opcio sendas la fadenon kiel anoncon per retpoŝto, aŭ al ĉiuj anoj kiuj rajtas rigardi la koncernan fadenon, aŭ al certa grupo de tiuj anoj.
  • Ŝlosi tiun ĉi fadenon - tiu ĉi opcio malebligas al anoj respondi en la fadeno, krom se ili havas la permesojn de moderiganto.
  • Fiksi tiun ĉi fadenon - tiu ĉi opcio fiksas la fadenon ĉe la supro de la faden-indekso en forumparto. Nefiksitaj fadenoj moviĝas malsupren laŭ la dato de sia starigo, sed fiksita fadeno ĉiam restos supre.
  • Movi tiun ĉi fadenon - tiu ĉi opcio ebligas movon de la fadeno en alian forumparton.
  • Aldoni dosieron - se ŝaltita, tiu ĉi funkcio ebligas al uzantoj alkroĉi dosierojn al siaj afiŝoj en la sama maniero kiel ĉe retpoŝtiloj. Uzantoj devas simple foliumi al la koncernaj dosieroj en siaj komputiloj antaŭ ol alklaki Sendi. Per klako al pliaj dosieroj eblas aldoni al unuopa afiŝo multajn dosierojn ĝis la limo agordita de la administristo. Uzantoj povas forigi siajn alkroĉitajn dosierojn aŭ aldoni pliajn per modifo de siaj afiŝoj. La administristo decidas pri la permesitaj dosier-tipoj kaj -grandoj. Iuj forumoj vidigas bildo-dosierojn ene de la afiŝoj mem, aŭ ili povas montri ilin sub la afiŝoj kiel miniaturojn.

Komenci novan enketon

Enketo estas fadeno kun aldonita demando kaj opcioj pri voĉdonado, kiun oni povas starigi per klako al Nova enketo anstataŭ al Nova fadeno kiel klarigita ĉi-supre. Por afiŝi enketon, necesas plenigi la kampon Demando kaj aldoni almenaŭ du respondopciojn. Kompreneble, ankaŭ necesas entajpi ion en la kampoj Temo kaj Mesaĝo, same kiel por kutima afiŝo. Ekzistas ankaŭ pliaj agordoj, ekzemple, por kiom da opcioj uzantoj rajtas voĉdoni, kiel longe daŭru enketo ktp. Bonvolu noti, ke kiam oni uzas la antaŭvidan funkcion, oni povas vidi nur la mesaĝon kaj ne la enketon mem. La enketo estos montrata nur post sendo.

Por doni pli ol kvin opcioj en enketo, uzantoj simple klaku al Aldoni opcion tiomfoje, kiel necese.

Depende de la permesoj por certaj anogrupoj, iuj uzantoj eble povas aldoni enketon al jam ekzistanta fadeno.

Enketo-opcioj

Kiam uzantoj aldonas aŭ modifas enketojn, disponeblas al ili multaj opcioj.

  • Maksimuma nombro da voĉoj por ĉiu uzanto - se uzantoj volas, ke voĉdonantoj rajtu doni en enketo voĉon por pli ol unu opcio, tiam ili aldonu la deziratan maksimuman nombron da voĉoj por ĉiu uzanto.
  • Daŭrigi la enketon X tagojn - se uzantoj volas, ke la enketo finiĝu post certa nombro da tagoj, ili bezonas entajpi nombron en tiu ĉi kampo. Se ili lasas tiun ĉi kampo malplena, tiam ne estos limo al la tempodaŭro de la enketo.
  • Permesi al uzantoj ŝanĝi siajn voĉojn - se la uzanto volas ebligi al voĉdonantoj ŝanĝi siajn voĉojn, tiam ili marku tiun ĉi opcion. Se tiu ĉi opcio restas nemarktia, voĉdonantoj ne havos la rajton ŝanĝi siajn voĉojn.
  • Montri la rezultojn de la enketo al ĉiuj - uzantoj elektu tiun ĉi opcion, se ili volas, ke ĉiu ajn (anoj/gastoj) rajtu rigardi la rezultojn de la enketo.
  • Montri la rezultojn nur post ricevo de la unua voĉo - uzantoj elektu tiun ĉi opcion por montri la rezultojn de la enketo nur post kiam iu ano jam voĉdonis. Nur registritaj anoj rajtas voĉdoni en enketoj.
  • Montri la rezultojn nur post la fino de la voĉdonado - por ke tiu ĉi opcio disponeblu, uzantoj devas agordi la opcion Daŭrigi la enketon X tagojn al nombro pli granda ol nulo.
  • Rekomenci voĉnombradon - uzantoj marku tiun ĉi opcion, se ili volas rekomenci voĉnombradon de nulo.
  • Antaŭmontro - same kiel ĉe afiŝado de normala mesaĝo, uzantoj povas antaŭrigardi enketon antaŭ ol afiŝi ĝin. Kiam uzantoj estas kontentaj pri la enketo, ili klaku al Afiŝi por konservi kaj sendi ĝin.

Ĉiuj forumpartaj moderigantoj povas modifi enketojn, plenumi la ĉi-suprajn agojn kaj ankaŭ vidi la rezultojn de enketoj je ajna tempo dum enketo plu akceptas voĉojn. Moderigantoj povas ankaŭ forigi enketojn kaj ŝlosi voĉdonadon.

Citi afiŝon

Ekzistas du manieroj por citi afiŝon en respondo. Vi povas alklaki la butonon Citaĵo, kiu troviĝas en la supra dekstra angulo de ĉiu afiŝo. Alie, vi povas klaki al Respondi, kiu kondukas vin al paĝo por la skribado de nova mesaĝo. En tiu ĉi paĝo vi povas citi afiŝon el la fadenresumo, kiu troviĝas sub la redaktilo. Simple alklaku Enmeti citaĵon apud la koncerna afiŝo.

  • Ambaŭ tiuj ĉi opcioj aldonas ligilon al la origina mesaĝo, montrante la nomon de la afiŝinto kaj la daton kaj horon de la afiŝo. Tiuj ĉi aldonaj informoj estas aldonitaj per atributoj en la malfermanta etikedo de la citaĵo (author=, link=topic=, date=). Kontraste, la simpla BBC-koda etikedo quote (sen atributoj) citas nur la koncernan afiŝon sen la pliaj informoj.
  • Oni povas reteni aŭ aldoni la atributon 'author' (aŭtoro) sendepende de la plena funkcio quote.

Modifi aŭ forigi afiŝon

To modify a post, select the Modify link or the Modify inline.gif icon and make your changes. Most forums are likely to be configured to show the date and time of the last edit, but the administrator(s) may also allow a short period of time to elapse before this happens.

Por forigi afiŝon, alklaku Forigi kaj poste OK por konfirmi tion. Iuj forumoj povas permesi al uzantoj forigi fadenojn aŭ enketojn, kiujn ili mem komencis, sed la butonoj por tio kutime troviĝas ĉe la malsupro de la paĝo. Ano ne povas forigi sian unuan afiŝon en sia nova fadeno se tiu fadeno jam havas respondojn.

Estas la respondeco de la foruma administristo agordi la permesojn, kiuj difinas kiu rajtas modifi kaj forigi afiŝojn, kaj dum kiom da tempo post la komenca starigo de afiŝo.



Advertisement: