Registering/eo From Online Manual

Jump to: navigation, search
Languages English  · العربية · Deutsch · Ελληνικά · español · suomi · français · עברית · Bahasa Indonesia · italiano · Nederlands · norsk · polski · português · română · русский · srpski (latinica) · svenska · Türkçe

Kiam uzantoj kreas SMF-forumon, aŭ volas aniĝi al jam ekzistanta SMF-forumo, ili registru konton. Tiamaniere uzantoj ricevas sian propran uzantnomon por afiŝado de mesaĝoj, kio sekve ebligas al ili spuri kion ili jam legis, sendepende de tio, kie ili laboras aŭ kiun komputilon ili uzas. Uzantoj havos la eblon plenigi personan profilon kaj uzi enkonstruitan sistemon por sendado de privataj mesaĝoj. Ĉiu uzanto ankaŭ povos ekaboni atentigojn pri novaj afiŝoj, spuri sian aktivecon en la forumo kaj tiel plu.

Kiam kaj kiel registriĝi

En iuj forumoj povas esti por gastoj limigita aliro al la tuta forumo aŭ al certaj partoj. Tiuokaze, gastoj registriĝu, se ili volas partopreni en la koncernaj diskutoj. Gastoj registriĝu, se ili intencas ofte viziti la forumon, aŭ se ili volas ricevi permeson eniri partojn rezervitajn nur por anoj kaj plene profiti ties avantaĝojn.

Gasto estas ajna persono aŭ ret-araneo, kiu ne ensalutis en la forumon. Post registriĝo persono fariĝas ano, sed tia persono aperas en la listo de konektitoj kvazaŭ gasto ĝis li efektive ensalutos.

Anoj kutime havas aldonajn opciojn pri siaj profiloj kaj sciigoj, kiuj ne disponeblas al gastoj. Notu, ke tiuj ĉi opcioj povas varii depende de la permesoj elektitaj de la administranto. Anoj ankaŭ povas esti metitaj en anogrupoj, fariĝi moderigistoj aŭ administrantoj, ricevi specialajn permesojn kaj aliron al partoj rezervitaj nur por anoj. Pliaj eblaj avantaĝoj por forumanoj inkluzivas la sendadon de personaj mesaĝoj, la ricevadon de forumaj retleteroj kaj la afiŝadon de novaj enketoj kaj fadenoj.

Gasto povas iam ajn registriĝi per nura klako al Registriĝi en la ĉefa menupanelo.

La registriĝo-paĝo

Plej multaj forumoj postulas, ke gastoj akceptu la kondiĉojn de registriĝa kontrakto antaŭ ol la registriĝo mem komenciĝu. Kiam gasto alklakas la butonon por akcepti la kondiĉojn de la kontrakto, li konsentas obei tiujn kondiĉojn dum la tuta daŭro de sia aneco. Iuj forumoj ankaŭ inkluzivas minimuman aĝon de uzantoj en la kontrakto.

Registration form eo.png

Ĉe la paĝo pri registriĝo, gastoj estas petataj entajpi uzantnomon kaj validan retpoŝt-adreson. Uzo de nevalida retpoŝt-adreso povas malhelpi registriĝon, depende de tio, kiel oni agordis la forumon.

La opcio elekti aŭtentigan metodon aperas nur, se OpenID estis ŝaltita de la administranto. Se la opcio pri OpenID ne aperas, oni devas entajpi pasvorton.

Por konfirmi, ke gasto vere estas persono kaj ne spam-roboto, la registriĝa paĝo povas inkluzivi specon de perokula kontrolo. Ekzistas du metodoj: CAPTCHA kaj respondo al demando. La CAPTCHA-metodo vidigas bildon de hazardaj literoj, kiujn gasto devas entajpi en tekstujon. La demando-metodo vidigas unu aŭ pli da relative simplaj demandoj, kiujn gasto respondu ĝuste. Forumo povas uzi ambaŭ tiujn metodojn samtempe.

Post kiam gasto finplenigis la registriĝan formularon, sekvas tri eblaj paĝoj, depende de tio, kiel oni agordis la forumon.

  • Ensaluto - se registriĝo estas tuja, la nova ano aŭtomate ensalutiĝas post finplenigo de la registriĝa formularo.
  • Aktivigo - se ekaperas mesaĝo pri retletera ativigo, tiam la nova konto unue devas esti aktivigita antaŭ ol la nova ano povos ensaluti. La nova ano ricevas retleteron kun instrukcio pri la aktivigado.
  • Aprobo - se ekaperas mesaĝo pri aprobado de novaj anoj, la nova konto unue devas esti aprobita de administranto antaŭ ol la nova ano povos ensaluti. La nova ano ricevas per retletero avizon, ke oni konsideras la peton pri registriĝo. Poste la nova ano ricevas per retletero konfirmon pri tio, ĉu la peto estis aprobita aŭ ne.

Aktivigo de nova konto

Se oni agordis forumon tiel, ke necesas retletera aktivigo antaŭ ensaluto, tiam retletero sendiĝas al la retpoŝtadreso donita dum registriĝo. Tiu ĉi retletero montras la uzantnomon kaj ligilon por la aktivigo de la konto. Kiam uzanto alklakas la aktivigan ligilon, la konto aktiviĝas kaj la uzanto povas ensaluti. Se estas problemo kun la aktiviga ligilo, la uzanto povas uzi aktivigan kodon, kiu ankaŭ troviĝas en la aktiviga retletero. Notu, ke tiu ĉi retletero povas ankaŭ inkluzivi ligilon por ŝanĝi la pasvorton, depende de tio, kiu metodo de kont-aktivigo estas ŝaltita ĉe la forumo.

Se ano provas ensaluti antaŭ ol fini la ativigan procezon, averto pri eraro ekaperos, kiu klarigas, ke la retpoŝtadreso unue devas esti validigita. Se oni iel perdis la koncernan retleteron, tiam oni povas alklaki la ligilon Ĉu vi bezonas novan aktivigan retleteron?



Advertisement: