Profilo From Online Manual

Jump to: navigation, search
This page is a translated version of the page Profile and the translation is 100% complete.
Languages English  · Deutsch · Ελληνικά · español · italiano · Nederlands · norsk · português · русский · srpski (latinica) · svenska

Profilo enhavas multe da informoj pri forumano. En la profilo vi povas ŝanĝi viajn forum-preferojn, aldoni subskribon, profilbildon kaj ankaŭ kontaktinformojn. Kutime aliaj uzantoj povas vidi vian profilon, krom se administranto malpermesas tion.

Rigardante sian propran profilon, forumano rimarkos multe da diferencoj kompare kun la profiloj de aliaj uzantoj, krom se li estas administranto aŭ ricevis aldonajn atingopermesojn.

Administranto povas vidi la profilojn de forumanoj same kiel tiuj anoj vidas sian propran profilon. La administranto fakte havas ankaŭ pliajn agordo-eblojn rilate la profilojn de uzantoj, kio ebligas al li administri ĉiujn profil-opciojn de ajna ano.

Profilo havas tri sekciojn de agordoj kaj opcioj, kiuj estas priskribitaj ĉi-sube.

Profil-informoj

Resumo

La resuma sekcio enhavas bazajn informojn pri forumano. Uzantoj povas ankaŭ vidigi aliajn informojn pri si en tiu ĉi sekcio, se ili tion volas. Administrantoj povas konfiguri SMF-forumojn en diversaj manieroj, do la informoj videblaj en la profilo povas multe diferenci inter forumoj.

Profile summary eo.jpg

Forumano povas rigardi sian propran profilresumon je ajna tempo per klako al Profilo en la ĉefa menupanelo. Anoj povas ankaŭ rigardi la profilresumojn de aliaj uzantoj per klako al la nomo de la uzanto, kie ajn ĝi aperas en la forumo. En resumo kutime estas jenaj informoj:

  • Videbla nomo - ano povas elekti videblan nomon, kiu estas malsama ol la uzantnomo. La videbla nomo aperas apud la afiŝoj en la forumo, do ĝi estas videbla al la publiko. Post registriĝo via uzantnomo estas kutime uzata por la videbla nomo, sed vi povas ŝanĝi tion en la sekcio Profilo > Kontagordoj. Ŝanĝu la tekston en la kampo Nomo kaj tiam alklaku la malsupre situantan butonon Ŝanĝi profilon.
  • Anogrupo - se ano apartenas al specifa anogrupo, tiam ĝia nomo estas montrata. Alie, aperas nur la nomo de la afiŝbazita anogrupo.
  • Piktogramoj pri komunikado - Se uzanto aldonis kontaktdetalojn kiel retpoŝtadreson, ICQ, AIM aŭ adreson de retejo, tiam informoj pri tio aperas en la formo de piktogramoj.
  • Salutstato - se ano ne elektis kaŝi sian salutstaton, estas montrate en la profilo, ĉu li estas ensalutinta aŭ ne.
  • Aldoni al amikolisto - se administranto ebligis uzon de amikolistoj, forumanoj povas aldoni aliajn uzantojn al siaj listoj.
  • Sendi PM - forumano povas sendi privatan mesaĝon (PM) al alia uzanto.
  • Montri afiŝojn - vi povas vidi ĉiujn mesaĝojn de la uzanto.
  • Montri statistikon - eblas vidi diversajn statistikaĵojn rilate uzanton.
  • Uzantnomo - forumano uzas sian uzantnomon por ensaluti en la forumon.
  • Afiŝoj - la forumo kalkulas la nombron da afiŝoj de ĉiu uzanto, kaj ĝi ankaŭ kalkulas la mezuman nombron da mesaĝoj afiŝitaj ĉiutage.
  • Retpoŝto - ano povas kaŝi sian retpoŝtadreson, se li volas.
  • Propra titolo (en) - iuj anoj havas ankaŭ propran titolon.
  • Karmo (en) - tio ĉi estas montrata se administranto ŝaltis la funkcion karmo.
  • Persona teksto - tiu ĉi teksto aperas sub via profilbildo apud ĉiu via mesaĝo.
  • Sekso - oni povas elekti ne malkaŝi sian sekson, tiuokaze informo pri tio ne aperas en la profilo.
  • Aĝo - tio ĉi aperas en la profilo nur, se uzanto tion elektas.
  • Loko - tio ĉi aperas en la profilo nur, se uzanto tion elektas.
  • Avertnivelo - se ano ricevis admonon, tio estas montrata al administristoj kaj al moderigistoj, kiuj havas la necesajn permesojn.
  • Dato de registriĝo - la profilo montras la daton, kiam uzanto registriĝis.
  • IP- kaj gastiga adreso - tio ĉi estas montrata al administristoj kaj ankaŭ al moderigistoj, kiuj havas la necesajn permesojn.
  • Loka tempo - uzantoj povas esti de ajna loko en la mondo, do tiu ĉi informo povas esti interesa.
  • Lingvo - tio ĉi esta montrata, se administristo ŝaltis ĝin.
  • Laste ensalutinta - tio ĉi montras, kiam uzanto laste estis aktiva en la forumo.
  • Subskribo - tio ĉi aperas en la profilo nur, se uzanto tion elektas.
  • Aldonaj profilkampoj - administranto povas ŝalti kernan funkcion por aldoni pliajn profilkampojn.

Notu, ke kiam oni uzas la flankmenuon, kelkaj aferoj kiel "Montri statistikon" kaj "Montri afiŝojn" aperas en tiu ĉi flankmenuo anstataŭ en la profilresumo.

Montri afiŝojn

Per klako al Montri afiŝojn oni povas vidi ĉiujn afiŝojn de uzanto, krom se administranto forigis ilin. Eblas elekti inter:

  • Mesaĝoj - listo de ĉiuj mesaĝoj de uzanto.
  • Fadenoj - listo de la unua afiŝo de ĉiu fadeno, kiun la uzanto starigis.
  • Dosieroj - listo de ĉiuj dosieroj, kiujn la uzanto alŝutis al la forumo.

Montri statistikon

Se klaki al Statistiko en la profilo, oni povas vidi diversajn interesajn informojn:

  • Suman tempon ensalutinta - la forumo kalkulas la tempon dum kiu uzanto estas ensalutinta.
  • Afiŝoj entute - tio ĉi montras la nombron da afiŝoj, kiun faris uzanto, ekskluzive de forigitaj afiŝoj.
  • Fadenoj entute - ekskluzive de forigitaj afiŝoj, tio ĉi montras la suman nombron da fadenoj, kiujn uzanto starigis.
  • Enketoj entute - ekskluzive de forigitaj enketoj, la forumo kalkulas la suman nombron da enketoj, kiujn kreis uzanto.
  • Enketo-voĉoj entute - eksluzive de forigitaj voĉdonoj, tio ĉi montras la nombron da voĉoj donitaj de la uzanto.
  • Aktiveco de afiŝado laŭ horo - tio ĉi montras la horojn de tago, dum kiuj la uzanto plej aktivas en la forumo.
  • Plej popularaj forumpartoj laŭ nombro da afiŝoj - tiu ĉi statistikaĵo montras, en kiuj forumpartoj la uzanto plej ofte afiŝis mesaĝojn.
  • Plej popularaj forumpartoj laŭ aktiveco - tiu ĉi statistikaĵo montras, kie la ano plej aktivis rilate al la suma nombro da afiŝoj (de ĉiuj uzantoj) en forumparto.

Montri atingopermesojn

Tiu ĉi ligilo estas montrata nur al uzantoj, kiuj apartenas al anogrupo havanta la rajton administri permesojn. Ĝi kondukas al paĝo, kiu montras ĉiujn atingopermesojn de forumano (en). La paĝo ankaŭ montras ĉiujn forumpartojn, kiujn uzanto ne rajtas vidi. Aldone, eblas vidi per falmenuo la lokajn permesojn de forumano por specifa forumparto (en).

Spuri uzanton

Tiuj ĉi paĝoj estas disponeblaj nur al tiuj anogrupoj, kiuj rajtas moderigi.

  • Aktiveco - ĉi tie vi povas vidi la plej lastan IP-adreson uzatan de forumano, la IP-adresojn uzatajn dum afiŝado de mesaĝoj, IP-adresojn uzatajn dum ricevo de erarmesaĝoj kaj ankaŭ liston de anoj, kiuj eble uzas la saman IP-serion. Sub tiuj informoj estas listo de erarmesaĝoj rilate al la uzanto.
  • IP-adreso - tiu ĉi paĝo ebligas la spuradon de la aktuala IP-adreso de uzanto, enigi novan IP-adreson kaj ankaŭ fari aliajn aferojn. Ekzemple, oni povas serĉi en Whois-servilo kaj vidi liston de aliaj anoj, kiuj uzas la saman IP-serion. Oni povas ankaŭ rigardi mesaĝojn afiŝitajn en certa IP-serio kaj vidi erarmesaĝojn kaŭzitajn de anoj en tiu IP-serio.

Modifi profilon

Kontagordoj

La defaŭlta konfiguro de SMF ebligas al uzantoj modifi bazajn agordojn pri siaj kontoj. Tiuj ĉi agordoj difinas, en kiu maniero ano ensalutas en sian konton, kiam kaj kiel anoj estu videblaj al aliaj uzantoj de la forumo, kaj tiel plu. Jen listo de la disponeblaj opcioj:

  • Nomo - kutime oni ne povas ŝanĝi sian uzantnomon, sed uzanto ja povas ŝanĝi sian videblan nomon. Tiu ĉi estas la nomo, kiun aliaj forumanoj vidas anstataŭ la uzantnomon.
  • Preferata lingvo - se ŝaltita de administranto, tiu ĉi opcio ebligas al uzanto elekti sian preferatan lingvon por la interfaco de la forumo.
  • Retpoŝto - ĉiam eblas ŝanĝi la retpoŝtadreson kunligitian al uzantkonto. Ĝi tamen devas esti valida retpoŝtadreso.
  • Permesi al uzantoj sendi retleterojn al mi - aliaj uzantoj povas kontakti vin per via retpoŝtadreso nur, se vi ŝaltas tiun ĉi opcion. La forumo ne malkaŝos vian retpoŝtadreson al aliaj uzantoj , sed la forumo provizos al uzantoj formularon por skribi al vi.
  • Montri al aliuloj ĉu mi estas ensalutinta - se ŝaltita, la ano aperos en la listo de konektitaj uzantoj.
  • Ŝanĝi pasvorton - ĉiam eblas ŝanĝi la pasvorton, se uzanto tion volas.
  • Sekreta demando - tiu ĉi demando estas uzata se ano forgesas sian pasvorton.
  • Aktuala pasvorto - ĉiam necesas entajpi la aktualan pasvorton por fari ŝanĝojn en la kontagordoj.

Forumprofilo

Ekzistas ankaŭ aldonaj, pli personaj opcioj. Neniu el tiuj ĉi opcioj estas devigaj, kaj uzantoj ofte preferas lasi ilin ĉiujn malŝaltitaj:

  • Profilbildo - profilbildo estas malgranda bildo, kiu aperas apud la videbla nomo de uzanto. En iuj forumoj oni povas alŝuti sian propran profilbildon aŭ krei ligilon al bildo en ekstera servilo, dum aliaj forumoj nur permesas al uzantoj elekti el certa aro da bildoj. Profilbildoj aperas sub la videbla nomo apud ĉiu afiŝo.
  • Persona teksto - la persona teksto kutime estas montrata rekte sub la profilbildo en la forumo.
  • Naskiĝtago - se uzanto entajpas sian naskiĝtagon, la forumo kalkulas la aĝon de tiu uzanto kaj montras ĝin en la profilo. Se administranto ŝaltis kalendaron, la naskiĝtago aperas ankaŭ en la kalendaro. Ankaŭ eblas entajpi la daton de naskiĝo sen mencio pri la jaro por ke aliaj uzantoj ne sciu la aĝon de la uzanto. En tiu okazo, la naskiĝtago ankoraŭ aperas en la kalendaro, sed la forumo ne kalkulas la aĝon.
  • Loko - anoj povas aldoni ian indikon pri sia loĝloko. Estas tamen ne rekomendate, ke uzantoj donu tro precizajn informojn pri sia loko, ekzemple pri sia adreso aŭ pri siaj koordinatoj (longitudo/latitudo).
  • Sekso - ano povas elekti montri sian sekson. Se oni elektas la malplenan linion en la falmenuo, tiam neniu informo pri sekso estos montrata.
  • Mesaĝiloj - eblas aldoni la kontaktdetalojn por diversaj mesaĝiloj.
  • Propra titolo - administranto povas permesi al uzanto elekti sian propran titolon. Propraj titoloj estas montrataj sub la videbla nomo en la forumo.
  • Subskribo - ĉio, kion ano skribas en tiu ĉi kampo estos montrata sub ĉiu afiŝo en la forumo.
  • Retpaĝaro - ano povas sciigi al aliaj uzantoj pri sia propra retpaĝaro.

Etoso kaj fasono

En la defaŭlta konfiguro, anoj povas ŝanĝi diversajn opciojn, kiuj modifas la aspekton kaj aranĝon de la forumo. Iuj administrantoj preferas limigi tiujn ĉi opciojn, sed jen la bazaj opcioj:

SMF provizas la eblon krei kaj uzi diversajn etosojn. Se administranto instalis pli ol unu etoson, ano povas elekti sian inter ili plej ŝatatan. Uzantoj povas ankaŭ ŝanĝi la hor- kaj datformatojn. Ankaŭ eblas indiki la hordiferencon por ke la forumo montru la lokan tempon de la uzanto. Se uzanto ne scias la hordiferencon, li povas uzi la funkcion aŭtomata rekono.

Vi povas ŝalti aŭ malŝalti la sekvajn opciojn per klako al la koncerna markobutono:

  • Montri forumpartajn priskribojn ankaŭ ene de forumpartoj, super la listo de iliaj fadenoj. - la priskribo aperos ankaŭ super fadenlisto.
  • Montri subforumpartojn sur ĉiu paĝo ene de forumpartoj, ne nur sur la unua paĝo. - ĉiu paĝo ene de forumparto montros liston de subforumpartoj, se ili ja ekzistas. Se tiu ĉi opcio estas malŝaltita, tiu listo aperas nur sur la unua paĝo.
  • Uzi flankmenuojn anstataŭ falmenuojn kiam eblas. - tio ĉi ŝanĝas la aranĝon de menuoj.
  • Ne montri la profilbildojn de uzantoj. - iuj uzantoj preferas ne vidi la profilbildojn, do eblas tute kaŝi ilin.
  • Ne montri la subskribojn de uzantoj. - eblas ankaŭ kaŝi subskribojn, se ili vin ĝenas.
  • Reveni aŭtomate al la koncerna fadeno post sendo de afiŝo - se tio ĉi estas ŝaltita, la sistemo aŭtomate revenigas uzanton al la lasta paĝo de la fadeno, en kiu li ĵus afiŝis sian mesaĝon. Alie, la forumo aŭtomate revenigas uzanton al la fadenlisto de la forumparto.
  • Ne averti pri novaj respondoj dum skribado de afiŝo. - se aliaj uzantoj afiŝas novan mesaĝon dum uzanto skribas sian mesaĝon por la sama fadeno, la sistemo avertas pri tio. Povas esti, ke la nove aperintaj mesaĝoj igus onin ŝanĝi sian nunan mesaĝon. Tamen, se uzanto volas, eblas malŝalti tiujn ĉi avertojn.
  • Kaŝi afiŝojn skribitajn de forumanoj kiuj estas en mia ignorolisto. - la sistemo ne montros mesaĝojn, kiujn skribis anoj el via ignorolisto.
  • Montri la plej lastajn afiŝojn ĉe la supro. - laŭ la defaŭlto, la plej lasta mesaĝo aperas ĉe la fino de la listo de mesaĝoj en fadeno. Se uzanto ŝaltas tiun ĉi opcion, la plej lasta mesaĝo aperas ĉe la komenco de la fadeno, do ĉe la supro de la unua paĝo de fadeno.
  • Montri aŭtomate faksimilan redaktilon. - uzo de tia redaktilo signifas, ke oni ne devas scii BBC-kodon por formati siajn mesaĝojn.

Anoj povas ankaŭ elekti, kiom da fadenoj estu montrataj en ĉiu paĝo de forumparta fadenlisto, kaj kiom da afiŝoj estu montrataj en ĉiu paĝo ene de fadeno. Ekzistas ankaŭ opcioj pri uzo de rapida respondilo kaj rapida moderigado. La rapida respondilo ebligas al uzantoj afiŝi rekte en la fadenlisto (la kampo estas ĉe la malsupro de la paĝo), sen la neceso malfermi apartan paĝon por skribi afiŝon. Rapida moderigado ebligas al uzantoj pli rapide plenumi diversajn moderigajn agojn, se ili havas la bezonatajn permesojn.

Aŭtentigado

Administranto povas ebligi al uzantoj elekti, ĉu ensaluti per OpenID aŭ per foruma uzantnomo kaŭ pasvorto. Por ŝanĝi la ensalutmetodon, uzanto devas enigi sian nunan forumpasvorton.

Abonoj

SMF provizas opciojn pri atentigoj. Ano povas elekti ricevi atentigojn pri respondoj al siaj afiŝoj, pri agoj de moderigantoj aŭ pri ambaŭ aferoj. La atentigoj povas alveni aŭ tuj, ĉiutage, aŭ ĉiusemajne.

  • Ricevi retpoŝte forumajn novaĵleterojn, anoncojn kaj gravajn atentigojn. - novaĵleteroj, anoncoj, kaj aliaj atentigoj estos sendataj al la retpoŝtadreso de uzanto. En iuj okazoj administranto povas sendi atentigojn, eĉ se uzanto malŝaltas tiun ĉi opcion.
  • Aŭtomate ekaboni fadenojn kiam vi afiŝas ilin aŭ respondas en ili. - kiam ano starigas novan fadenon aŭ respondas en jam ekzistanta fadeno, sciigoj aŭtomate sendiĝas al tiu uzanto, se tiu ĉi opcio estas ŝaltita.
  • Inkluzivi la tekston de la afiŝo en atentigaj retleteroj (sed bonvolu ne respondi al ĉi tia retletero). - retpoŝtaj atentigoj inkluzivos la tekston de afiŝoj, sed oni ne respondu al tiuj ĉi sciigoj per retpoŝto. Oni uzu la ligilon en la retpoŝta mesaĝo por iri al la fadeno, kaj oni respondu en la forumo mem.

En tiu ĉi paĝo eblas difini la oftecon de atentigoj kaj la specon de agoj, pri kiuj oni ricevu atentigojn. La paĝo ankaŭ inkluzivas liston de aktualaj abonoj al fadenoj kaj forumpartoj, kaj uzanto povas malaboni al ili se li tion volas.

Ignori forumpartojn

Se administranto ebligis tiun ĉi opcion, uzantoj povas elekti ignori forumpartojn. Kiam forumparto estas ignorata, ĝi ankoraŭ aperas en la forumindekso (hejmpaĝo), sed la piktogramo reprezentanta novajn afiŝojn ne aperos por tiu ĉi forumparto. Aldone, novaj afiŝoj en ignorata forumparto ne estos montrataj kiam oni uzas la ligilon Novaj afiŝoj ekde via lasta vizito. Ili ankaŭ ne estos montrataj, kiam oni uzas la ligilon Nelegitaj mesaĝoj apud la titoloj de kategorioj en la forumindekso. Tamen, kiam oni uzas la ligilon Novaj respondoj al viaj afiŝoj, novaj afiŝoj en ignorataj forumpartoj ja estos ankoraŭ montrataj. Kaj se oni eniras ignoratan forumparton, fadenoj kiuj havas novajn afiŝojn ankoraŭ estos indikitaj per piktogramo.

Privataj mesaĝoj

Anoj povas private komunikiĝadi per privataj mesaĝoj. SMF donas diversajn opciojn, kiuj ebligas al uzantoj elekti, kiel mesaĝoj estas montrataj, kiu rajtas sendi mesaĝojn al ili, kaj tiel plu.

La unuaj du opcioj rilatas al tio, kiel la sistemo montras privatajn mesaĝojn. Se ano elektas Ĉiujn kune, la forumo montras supre liston de la titoloj de la mesaĝoj, kaj ĉiuj tiuj privataj mesaĝoj aperas sub tiu listo. Se elekti Unuope, la forumo montras supre nur unu mesaĝon kun listo de la mesaĝoj sube. En la aranĝo Kiel konversacion supre-situanta listo grupigas mesaĝojn kiuj apartenas al la sama temo, simile kiel kutima foruma fadeno - kiam oni alklakas titolon en la listo, tiu konversacio aperas sube. Por uzi la konversacian aranĝon, estas rekomendate, ke uzantoj konservu siajn senditajn mesaĝojn por ke oni povu bone sekvi la konversacion. Se uzanto ŝaltas Montri la plej lastajn privatajn mesaĝojn ĉe la supro , tiam tio ŝanĝas la aranĝon de la mesaĝoj en la listo.

Uzantoj povas decidi, kiu rajtas sendi al ili privatajn mesaĝojn: ĉiuj anoj kiuj ne estas en la ignorolisto, nur amikoj kaj administrantoj, aŭ nur administrantoj.

Eblas ŝalti funkcion por ke oni ricevu retpoŝte atentigon pri novaj privataj mesaĝoj. Aldone, oni povas elekti vidi atentigan ŝprucfenestron tuj kiam alvenas nova privata mesaĝo.

Ankaŭ estas du pliaj opcioj:

  • Konservi aŭtomate ĉiun privatan mesaĝon en Senditaj mesaĝoj - necesas ŝalti tiun ĉi opcion por ke senditaj mesaĝoj konserviĝu. Tio estas aparte grava kiam oni legas privatajn mesaĝojn en la reĝimo "konversacio".
  • Forigi aŭtomate la etikedon Ricevitaj kiam mi kreas alian etikedon - aŭtomate, ĉiuj mesaĝoj havas la etikedon Ricevitaj, sed uzanto povas mem krei novajn nomojn de etikedoj por pli bone aranĝi siajn mesaĝojn.

Amikolisto kaj ignorolisto

Estas normale, ke iuj forumanoj aparte bone akordas unu kun la alia, kaj iafoje okazas, ke pro iu kaŭzo iu ano ne plu volus komunikiĝadi kun certa alia uzanto. SMF provizas la necesajn ilojn por ambaŭ situacioj. La amikolisto helpas al uzantoj teni kontakton kun siaj amikoj en la forumo. Male, la ignorolisto kaŝas tiujn uzantojn, kun kiuj ano ne volas paroli.

  • Redakti amikoliston - anoj povas aldoni aŭ forigi aliajn uzantojn en la amikolisto.
  • Redakti ignoroliston - anoj povas aldoni aŭ forigi aliajn uzantojn en la ignorolisto.

Grupaneco

Groupmembership eo.jpg

Iuj forumoj havas anogrupojn, al kiuj uzantoj povas libere alliĝi se ili tion volas. Iafoje ekzistas ankaŭ specialaj grupoj, al kiuj uzantoj povas alliĝi nur per peto.

Agoj

Privataj mesaĝoj

Alklaku tiun ĉi ligilon por sendi privatan mesaĝon al la ano, kies profilon vi nun rigardas. Uzantoj povas vidi tiun ĉi ligilon nur, se ili havas la necesan permeson por sendi privatajn mesaĝojn.

Sendi averton

En tiu ĉi paĝo, moderiganto povas sendi averton (en) al uzanto se necese.

Pagitaj abonoj

Profile subscription eo.jpg

Iuj administrantoj elektas utiligi la funkcion Pagitaj abonoj. Per tiu ĉi funkcio uzantoj povas mendi, pagi kaj sekvi siajn pagitajn servojn. Ili povas ekaboni al tiuj ĉi servoj per klako al la butono Mendi apud la koncerna servo.

Profile subscription2 eo.jpg

La forumo ankaŭ montras liston de jam ekzistantaj abonoj, se uzanto ilin havas.

Forbari tiun ĉi uzanton

Nur anoj, kiuj havas la permeson Administri la forbaran liston rajtas uzi tiun ĉi funkcion. Sur tiu ĉi paĝo eblas forbari uzanton, kies profilon vi nun rigardas. Same kiel la forigon de konto, oni uzu tiun ĉi opcion tre zorgeme. Notu, ke tiu ĉi ligilo kondukas vin al la sekcio Aldoni novan forbaron (en) en la administrejo.

Forigi tiun ĉi konton

Profile delete eo.jpg

Se uzantoj decidas, ke ili ne plu volas partopreni en la forumo, ili povas forigi sian konton. Por tion fari, uzanto devas enigi sian aktualan pasvorton. En iuj forumoj, la administranto limigas la eblon forigi konton.



Advertisement: