Calendar/eo From Online Manual

Jump to: navigation, search
Languages English  · Deutsch · Ελληνικά · español · فارسی · suomi · français · italiano · Nederlands · norsk · polski · русский · srpski (latinica) · svenska · Türkçe

La kalendaro (en), se ŝaltita de administranto, troviĝas en la ĉefa menuo (en) de la forumo. Ĝi povas montri feriojn, naskiĝtagojn kaj aliajn eventojn. Naskiĝtagoj aldonitaj de uzantoj en siaj profiloj estas montrataj en la kalendaro. Iuj aŭ eble ĉiuj anoj povas havi permeson afiŝi eventojn en la kalendaro. Administrantoj povas konfiguri la kalendaron en la administrejo.

La kalendaro havas ankaŭ flank-kalendaron, kiu troviĝas sur la maldekstra flanko de la kalendara paĝo. Ĝi montras la antaŭan, la nun rigardatan kaj ankaŭ la sekvan monatojn por plifaciligi la uzadon de la kalendaro.

Afiŝado de evento en la kalendaro

Se kalendara funkcio estas ŝaltita, administranto povas doni al uzantoj permeson afiŝi novajn eventojn en la kalendaro. Por fari tion, oni alklaku Kalendaro en la ĉefa menupanelo, poste Afiŝi eventon ĉe la malsupro de la kalendara paĝo.

Afiŝi eventon estas opcio en la falmenuo, kiam oni alklakas Kalendaro en la ĉefa menupanelo. Se ŝaltita de administranto, ankaŭ eblas simple alklaki tagon en la kalendaro por afiŝi eventon por tiu tago.

Uzantoj kun la necesa permeso povas vidi Ligi al la kalendaro ĉe la malsupro de ĉiu fadenpaĝo. Klako al tiu ĉi ligilo ebligas al uzantoj afiŝi en la kalendaro novan eventon, kiu estas ligita al la nun vidata fadeno.



Advertisement: