Kalendaro From Online Manual

< Calendar
Revision as of 06:50, 8 June 2013 by FuzzyBot (talk | contribs) (Updating to match new version of source page)
Jump to: navigation, search
Languages English  · Deutsch · Ελληνικά · español · فارسی · suomi · français · italiano · Nederlands · norsk · polski · русский · srpski (latinica) · svenska · Türkçe


La kalendaro, se ŝaltita de administranto, troviĝas en la ĉefmenuo de la forumo. Ĝi povas montri feriojn, naskiĝtagojn kaj aliajn eventojn. Naskiĝtagoj, aldonitaj de uzantoj en siaj profiloj, estas montrataj en la kalendaro. Iuj aŭ eble ĉiuj anoj povas havi permeson afiŝi eventojn en la kalendaro. Administrantoj povas konfiguri la kalendaron en la administrejo.

En SMF 2.0 administranto povas ŝalti flank-kalendaron, kiu troviĝas sur la maldekstra flanko de la kalendara paĝo. Ĝi montras la antaŭan, nun rigardatan kaj ankaŭ la sekvan monatojn por plifaciligi la uzadon de la kalendaro.

Afiŝado de evento en la kalendaro

Se kalendaro estas ŝaltita, administranto povas doni al uzantoj permeson afiŝi novajn eventojn en la kalendaro. Por fari tion, necesas klaki al Kalendaro en la ĉefa menupanelo, poste Afiŝi eventon ĉe la malsupro de la kalendara paĝo. Se la opcio estas ŝaltita, uzantoj povas ankaŭ afiŝi eventon per simpla klako al la koncerna tago. Aldone, se uzantoj havas la necesan permeson, ĉiu fadenpaĝo havas la butonon Ligi al la kalendaro. Klako al tiu ĉi ligilo ebligas al uzantoj afiŝi en la kalendaro novan eventon, kiu estas ligita al la koncerna fadeno.



Advertisement: