Anogrupoj From Online Manual

Jump to: navigation, search
Languages English

SMF ebligas al administrantoj krei anogrupojn kaj agordi ties permesojn. Eblas elekti, kiuj forumpartoj estu videblaj al la anoj de certa anogrupo, ĉu tiuj anoj havu la rajton administri aliajn anojn, ktp. Administrantoj povas asigni anogrupon al uzanto en la sekcio Kontagordoj en la profilo de la koncerna uzanto. Tie troviĝas falmenuo, per kiu administranto povas elekti la ĉefan anogrupon de la uzanto.

Bonvolu atenti, ke la SMF-programaro postulas la ekziston de almenaŭ unu afiŝbazita anogrupo. Por ĉirkaŭiri tiun ĉi postulon, vi povas forigi ĉiujn afiŝbazitajn anogrupojn krom tiu unu deviga grupo. Tiam vi povas doni al la restanta afiŝbazita grupo ajnan nomon, necesas nur certigi, ke la nombro da bezonataj afiŝoj por tiu grupo estas 0 (nulo).

Same kiel ĉiuj aliaj permesoj por grupoj, se uzanto apartenas al kaj ordinara grupo (ne-bazita sur la nombro da afiŝoj) kaj ankaŭ al afiŝbazita anogrupo, tiu uzanto havas ĉiujn permesojn donitajn al ajna el tiuj grupoj. La plej bona maniero por eviti konfuzon estas agordi ĈIUJN permesojn por la afiŝbazita(j) grupo(j) al Malpermesi (X). En tiu okazo, estos uzataj nur la permesoj de la ordinara(j) - ne-afiŝbazita(j) - grupo(j), kiuj estas agorditaj al Permesi (P).

Redakti anogrupojn

  • Administrejo » Anoj » Anogrupoj

Vi tiam ekvidos Redakti anogrupojn.

En la sekcio Redakti anogrupojn, estas du apartaj tabuloj. La tabulo ĉe la supro listigas la ordinarajn anogrupojn de via forumo (tiuj, kiuj ne baziĝas sur la nombro da afiŝoj). La tabulo sub tio montras ĉiujn afiŝbazitajn grupojn en via forumo.

La nomoj de la anogrupoj aperas en diversaj koloroj, depende de la koloro asignita al la grupo. Apud ĉiu grupnomo estas la stelbildetoj uzataj por la grupo, la nombro da anoj en ĉiu grupo kaj ligilo por modifi la grupon. Por afiŝbazitaj grupoj vi vidos ankaŭ la bezonatan nombron da afiŝoj por ke ano apartenu al tiu grupo.

En la sekcio Anogrupoj, vi havas tri eblajn opciojn.

  • Aldoni novan anogrupon
  • Redakti jam ekzistantan anogrupon
  • Elekti la anogrupojn, kiuj rajtas modifi anogrupojn

La paĝo Aldoni anogrupon preskaŭ samas al la paĝo Redakti anogrupon, do ambaŭ sekcioj estas kombinitaj, kaj ambaŭ ligiloj do kondukas al la sama dokumento.

Aldoni anogrupon

Sur la paĝo Aldoni anogrupon vi povas krei novajn anogrupojn kun la dezirataj agordoj. Vi povas atingi tiun ĉi paĝon en la administrejo alklakante la langeton Aldoni anogrupon en la sekcio Anogrupoj.

Agordoj

Krom se via forumo estas alie konfigurita, ĉiu el la ĉi-subaj agordoj disponeblas dum kreo de nova anogrupo aŭ dum redakto de jam ekzistanta anogrupo.

Nomo de anogrupo - la nomo, kiun vi volas uzi por la grupo. Tiu ĉi nomo estas montrata publike apud ĉiu afiŝo de uzanto.

Tipo de grupo - ĉi tie vi povas elekti la tipon de anogrupo. Vi havas la sekvajn eblojn:

  • Privata - nur moderiganto de grupo aŭ administranto rajtas asigni anecon al uzanto.
  • Protektita - nur administrantoj rajtas administri kaj asigni anecon al tia grupo.
  • 'Petebla - uzanto povas peti aliĝon al grupo per la ligilo Grupaneco en sia profilo. Moderiganto de la grupo aŭ administranto devas aprobi la peton.
  • Libera - uzanto povas mem decidi aliĝi al grupo kaj tio estas aŭtomate akceptita de la forumo.
  • Afiŝbazita - Aneco en grupo estas akceptita nur kiam ano atingas specifan nombron da afiŝoj.
  • Moderigistoj - ĉi tie vi povas elekti, kiu estu moderiganto de grupo. Inter ĉiu uzantnomo enmetu komon. La ĉefa privilegio de grup-moderiganto estas la eblo aldoni novajn anojn al anogrupo. Tiu ĉi kampo aperas nur se vi modifas jam ekzistantan grupon.

Tiu ĉi grupo estas bazita sur afiŝoj - elektu tion ĉi por igi la grupon afiŝbazita.




Main

Configuration

Forum

Members

Maintenance

Miscellaneous




Advertisement: