Serĉo From Online Manual

< Search
Revision as of 18:36, 24 May 2013 by Chainy (talk | contribs) (Created page with "Kvankam la detala serĉilo povas unue ŝajni iom komplika, ĝi fakte estas sufiĉe facile uzebla, se oni konsideras ĉiun el ĝiaj funkcioj aparte. *Iuj forumoj montras navigan a...")
Jump to: navigation, search
Languages English  · Deutsch · Ελληνικά · español · فارسی · italiano · Nederlands · norsk · polski · português · русский · srpski (latinica) · svenska


Se vi volas informojn pri la serĉ-agordoj, bonvolu vidi Search (admin)

Se forumo uzas la defaŭltan etoson de SMF (aŭ etoson bazitan sur ĝi), devas esti kaj simpla serĉkampo en la kunvolvebla supra sekcio de la forumo, kaj ankaŭ serĉopcio en la ĉefa menupanelo.

Oni ja povas simple entajpi kaj serĉi ajnan kombinon de signoj, sed oni pripensu uzi ankaŭ operacisimbolojn por igi la serĉon pli efika.

Kiam oni rigardas la paĝon de specifa fadeno, la simpla serĉkampo, kiu troviĝas je la supro de la defaŭlta SMF-etoso, montros rezultojn nur por tiu fadeno. Same, kiam oni rigardas forumparton, tiu simpla serĉkampo montros nur rezultojn por la nun rigardata forumparto.

Simpla serĉo

Por uzi la simplan serĉkampon (se ĝi estas ŝaltita), sufiĉas simple entajpi la ŝerĉatajn vortojn aŭ esprimojn. Indas tamen memori, ke tiu ĉi serĉilo serĉas en ĉiuj mesaĝoj afiŝitaj dum la pasintaj 9999 tagoj (= pli ol 27 jaroj)! Tial, vi ricevos pli precizajn rezultojn per la detala serĉilo.

Detala serĉo

Kvankam la detala serĉilo povas unue ŝajni iom komplika, ĝi fakte estas sufiĉe facile uzebla, se oni konsideras ĉiun el ĝiaj funkcioj aparte.

  • Iuj forumoj montras navigan arbon ĉe la supro.
  • Eblas serĉi trafojn de ĉiuj vortoj aŭ ajna el la vortoj, kaj per uzo de citiloj oni povas serĉi tutan esprimon.
  • Kiam stelo (*) estas en la kampo De uzanto, la sistemo serĉas en mesaĝoj de ĉiuj uzantoj. Eblas ankaŭ elekti la nomon de unu uzanto en tiu ĉi kampo por serĉi nur en ties mesaĝoj. Bonvolu noti, ke ankoraŭ ne eblas elekti en tiu ĉi kampo plurajn uzantnomojn.
  • Se vi elektas Montri rezultojn kiel mesaĝojn, tiam la rezultoj montras la plenan mesaĝon, kiu enhavas la serĉatan vorton/esprimon. Tio povas konduki al tre longaj rezultpaĝoj, precipe se vi serĉas oftan vorton aŭ esprimon.
  • Vi povas ankaŭ difini la aĝon de la mesaĝoj, en kiuj vi volas serĉi.
  • Eblas ankaŭ precizigi la serĉon per difino de la forumparto, en kiu vi volas serĉi.
  • Kiam vi finos elekti ĉiujn parametrojn de la serĉo, tiam ekigu la serĉprocezon per klako al la butono Serĉi. Aŭ vi povas simple premi sur la enen- klavo.

Operacisimboloj

Using the simple or advanced search methods, you can still use search modifiers. That is, powerful special characters which modify the way SMF handles your search string.

  • Phrase search - use double quotes (") around your term ("search term") to search for the search term as a phrase instead of individual words.
  • Excluding terms - use a minus sign in front of terms you'd like to exclude from the search result. For instance, "search -term" will search for "search" but not "term". The minus sign must have a space prior to it.

More search modifiers may be found at Google's help page. Although, not all of them may be useful in SMF at the present time.

Agordoj de la serĉfunkcio

Administristoj vidu Search (admin) por informoj pri la konfigurado de la serĉilo.



Advertisement: