Logging In/eo: Difference between revisions From Online Manual

Jump to: navigation, search
(Created page with "Se ano ĝuste respondas al la sekreta demando, tiam li povas tuj ensaluti per la novkreita pasvorto.")
(Created page with "Post vizito al la forumo, vi povas elsaluti per klako al ''Elsaluti'' en la ĉefa menupanelo. Se ankaŭ aliaj homoj uzas vian komputilon, tiam certe estas rekominde ĉiam elsalut...")
Line 46: Line 46:
===Elsaluti===
===Elsaluti===


When you have finished browsing the forum, you may decide to logout. Perhaps you share a workstation with someone else, in which case leaving yourself logged in would not be a good idea. So select the Logout option from the Main Menu and the Forum should log you out, turning you into an instant guest, clearing your name from the list of users online and safeguarding your Forum identity until you choose to login again.
Post vizito al la forumo, vi povas elsaluti per klako al ''Elsaluti'' en la ĉefa menupanelo. Se ankaŭ aliaj homoj uzas vian komputilon, tiam certe estas rekominde ĉiam elsaluti post via vizito por ke aliuloj ne povu eniri vian konton ĉe la forumo. Post elsaluto vi povas rigardi la forumon nur kiel gasto, do via nomo ne estas en la listo de konektitaj uzantoj.


{{ {{Localized|As a regular user}}}}
{{ {{Localized|As a regular user}}}}

Revision as of 09:27, 29 May 2013

Languages English  · Deutsch · Ελληνικά · español · فارسی · français · italiano · Nederlands · norsk · português · русский · srpski (latinica) · svenska

Post registriĝo vi povas ensaluti en la forumon. Tiam vi povas elekti, ĉu resti ensalutinta por ĉiam aŭ elsaluti post via vizito al la forumo.

Ensaluti

Necesas ensaluti post registriĝo kaj se vi elsalutis post antaŭa vizito. Vi povas ensaluti aŭ per la ĉefa ensaluta paĝo aŭ per la rapida ensalutilo.

Login form.jpg

La ensaluta paĝo

Vi vidas tiun ĉi paĝon kiam vi uzas la opcion Ensaluti en la ĉefa menupanelo. Vi ankaŭ vidos tiun ĉi paĝon, se vi volas eniri forumon, kiu akceptas nur registritajn anojn.

  • Uzantnomo - la uzantnomo de la ano.
  • Pasvorto - la pasvorto de la ano.
  • OpenID - la OpenID apartenanta al la ano.
  • Minutoj, dum kiuj vi restos ensalutinta - tiu ĉi difinas, kiom da minutoj la retumila kuketo konserviĝos.
  • Ĉiam resti ensalutinta - la retumila kuketo neniam eksvalidiĝos.

Se vi dividas vian komputilon kun aliaj homoj, ne estas rekomendate resti ensalutinta dum longa tempo aŭ elekti la opcion ĉiam resti ensalutinta, krom se vi neniam forgesas elsaluti post via vizito. Se kuketo por la ensaluto en via konto estas konservita dum longa tempo en komputilo uzata de diversaj homoj, tiam povas okazi, ke tiuj aliaj uzantoj de la komputilo havos la eblon eniri vian konton ĉe la forumo.

Quick login.jpg

Rapida ensaluto

En la defaŭlta SMF-etoso situas rapida ensalutilo supre en la maldekstra angulo de ĉiu paĝo. Tio ĉi ebligas al uzantoj ensaluti disde ajna paĝo. En aliaj etosoj, tiu ĉi rapida intalilo povas esti en alia loko. Se administranto malŝaltis la rapidan instalilon aŭ vi ne povas trovi ĝin, ĉiam eblas ensaluti per la opcio Ensaluti en la ĉefa menupanelo.

En la rapida ensalutilo, oni povas elekti kiom longe resti ensalutinta per elekto de unu el la opcioj en la falmenuo por la seancdaŭro.

Authentication reminder.jpg
Authentication reminder2.jpg

Rememorigo pri ensalutaj detaloj

Se ano forgesis aŭ perdis sian pasvorton, eblas rekrei novan pasvorton per klako al Ĉu vi forgesis vian pasvorton? en la ĉefa ensalutpaĝo. Oni devas enigi sian uzantnomon aŭ retpoŝtadreson por komenci la procezon.

Se ano ne kreis sekretan demandon, tiam aŭtomate sendiĝas al la uzanto retleteron, kiu enhavas ligilon por krei novan pasvorton. Alie, uzanto povas aŭ respondi al la sekreta demando aŭ ricevi retleteron por krei novan pasvorton.

Se ano ĝuste respondas al la sekreta demando, tiam li povas tuj ensaluti per la novkreita pasvorto.

Elsaluti

Post vizito al la forumo, vi povas elsaluti per klako al Elsaluti en la ĉefa menupanelo. Se ankaŭ aliaj homoj uzas vian komputilon, tiam certe estas rekominde ĉiam elsaluti post via vizito por ke aliuloj ne povu eniri vian konton ĉe la forumo. Post elsaluto vi povas rigardi la forumon nur kiel gasto, do via nomo ne estas en la listo de konektitaj uzantoj.



Advertisement: