Languages | English · العربية · Deutsch · Ελληνικά · español · suomi · français · עברית · Bahasa Indonesia · italiano · Nederlands · norsk · polski · português · română · русский · srpski (latinica) · svenska · Türkçe |
---|
Kiam uzantoj kreas SMF-forumon, aŭ volas aniĝi al jam ekzistanta SMF-forumo, ili registru konton. Tiamaniere uzantoj ricevas sian propran uzantnomon por afiŝado de mesaĝoj, kio sekve ebligas al ili spuri kion ili jam legis, sendepende de tio, kie ili laboras aŭ kiun komputilon ili uzas. Uzantoj havos la eblon plenigi personan profilon kaj uzi enkonstruitan sistemon por sendado de privataj mesaĝoj. Ĉiu uzanto ankaŭ povos ekaboni atentigojn pri novaj afiŝoj, spuri sian aktivecon en forumo kaj tiel plu.
Kiam kaj kiel registriĝi
En iuj forumoj povas esti por gastoj limigita aliro al la tuta forumo aŭ al certaj partoj. Tiuokaze, gastoj registriĝu, se ili volas partopreni en la koncernaj diskutoj. Gastoj registriĝu, se ili intencas ofte viziti la forumon, aŭ se ili volas ricevi permeson eniri partojn rezervitajn nur por anoj kaj plene profiti ties avantaĝojn.
Gasto estas ajna persono aŭ ret-araneo, kiu ne ensalutis en la forumon. Post registriĝo persono fariĝas ano, sed tia persono aperas en la listo de konektitoj kvazaŭ gasto ĝis li efektive ensalutos.
Anoj havas aldonajn opciojn pri siaj profiloj kaj atentigoj, kiuj ne disponeblas al gastoj. Anoj ankaŭ povas esti metitaj en anogrupoj, fariĝi moderigistoj aŭ administristoj, ricevi specialajn permesojn kaj aliron al partoj rezervitaj nur por anoj. Pliaj eblaj avantaĝoj por forumanoj inkluzivas la sendadon de personaj mesaĝoj, la ricevadon de forumaj retleteroj kaj la afiŝadon de novaj enketoj kaj fadenoj.
Gasto povas iam ajn registriĝi per nura klako al Registriĝi en la ĉefa menupanelo.
La registra paĝo
Plej multaj forumoj postulas, ke gastoj akceptu la kondiĉojn de registriĝa kontrakto antaŭ ol la registriĝo mem komenciĝu. Kiam gastoj alklakas la butonon por akcepti la kondiĉojn de la kontrakto, ili konsentas obei tiujn kondiĉojn dum la tuta daŭro de sia aneco. Iuj forumoj ankaŭ inkluzivas minimuman aĝon de uzantoj en la kontrakto.
Ĉe la paĝo pri registriĝo, gastoj estas petataj entajpi uzantnomon kaj validan retpoŝt-adreson. Uzo de nevalida retpoŝt-adreso povas malhelpi registriĝon, depende de tio, kiel oni agordis la forumon. Gastoj ankaŭ ricevas la eblon permesi al forumanoj sendi al ili retmesaĝojn.
Oni devas elekti ankaŭ aŭtentigan metodon. La plej kutima metodo estas simple elekto de pasvorto. Tamen, iuj forumoj donas al anoj la eblon uzi OpenID.
Por konfirmi, ke gasto vere estas persono kaj ne spam-roboto, la registriĝa paĝo povas inkluzivi specon de perokula kontrolo. Ekzistas du metodoj: CAPTCHA kaj respondo al demando. La CAPTCHA-metodo vidigas bildon de hazardaj literoj, kiujn gasto devas entajpi en tekstujon. La demando-metodo vidigas unu aŭ pli da relative simplaj demandoj, kiujn gasto respondu ĝuste. Forumo povas uzi ambaŭ tiujn metodojn samtempe.
Post kiam gasto finplenigis la registriĝan formularon, sekvas tri eblaj paĝoj, depende de tio, kiel oni agordis la forumon.
- Ensaluto - se registriĝo estas tuja, la nova ano aŭtomate ensalutiĝas post finplenigo de la registriĝa formularo.
- Aktivigo - se ekaperas mesaĝo pri retletera ativigo, tiam la nova konto unue devas esti aktivigita antaŭ ol la nova ano povos ensaluti. La nova ano ricevas retleteron kun instrukcio pri la aktivigado.
- Aprobo - se ekaperas mesaĝo pri aprobado de novaj anoj, tiam la nova konto unue devas esti aprobita de administristo antaŭ ol la nova ano povos ensaluti. La nova ano ricevas per retletero avizon, ke oni konsideras la peton pri registriĝo. Poste la nova ano ricevas per retletero konfirmon pri tio, ĉu la peto estis aprobita aŭ ne.
Aktivigado de nova konto
If a forum is configured to require email activation before login, an email will be sent to the email address provided at registration. Important account information, such as username and password, can be found in this email, as well as an activation link. Selecting the activation link activates the member's account and prompts them to login. If a problem occurs with the activation link, the email also provides an activation code that can be used to complete the process.
Se ano provas ensaluti antaŭ ol fini la ativigan procezon, averto pri eraro ekaperos, kiu klarigos, ke la retpoŝtadreso unue devas esti validigita. Se oni iel perdis la koncernan retleteron, tiam oni povas alklaki la ligilon Ĉu vi bezonas novan aktivigan retleteron?