Languages | English · Deutsch · Ελληνικά · español · français · italiano · Nederlands · norsk · português · русский · srpski (latinica) · svenska |
---|
SMF 2.0 estas plur-utila foruma programaro. Ĝi havas multe da funkcioj, inkluzive de la sekvaj:
Ĝeneralaj funkcioj
- Uzado de PHP kaj datumbaza sistemo: MySQL, PostgreSQL aŭ SQLite.
- Grandampleksa sistemo de ŝablonoj.
- Preciza adminstrado de uzantoj kaj permesoj.
- Pluraj lingvoj elekteblaj por la interfaco.
- Liberfonta kaj bone dokumentita kodo.
- Sekvado de novaj kaj malnovaj nelegitaj fadenoj, ne nur ekde via lasta vizito.
- Kreita por la plej bona funkciado kaj skaleblo.
- Diversaj formatoj: XHTML, XML, RSS, WAP
- Granda komunumo de uzantoj provizas helpon en pluraj lingvoj.
- Pakaĵ-administrilo aŭtomate instalas aŭ malinstalas modifajn pakaĵojn.
- Serĉo:
- Serĉi en la tuta forumo, en kategorio, forumparto aŭ ene de fadeno.
- Serĉi en viaj privataj mesaĝoj.
Sekureco
- Ĉiuj agoj bezonas seanc-bazitan aŭtentokontrolan kodon.
- Administraj agoj bezonas la pasvorton de la uzanto (t.e la sistemo ne fidas sole al kuketoj).
- Grandegaj agoj estas limigitaj laŭ tempo kaj IP, kio protektas la forumon kontraŭ enrompantoj.
- Provoj ensaluti de certa IP-adreso povas esti limigita laŭ nombro kaŭ tempo.
Agordoj de la forumo
- La eblo vidigi la tempon bezonatan por krei paĝon en retumilo kaj la nombron da informpetoj por ĉiu paĝo.
- Eblas meti forumon en prizorgan reĝimon, dum kiu nur administrantoj povas ensaluti.
- Vortcenzurado, plenvorta aŭ partvorta.
- La eblo aŭtomate disigi longajn vortojn.
Kategorioj kaj forumpartoj
- Grupigi forumpartojn en kunvolveblajn kategoriojn.
- Igi kategoriojn ne-kunvolveblaj.
- Reordigi forumpartojn en kategorioj, aŭ reordigi la kategoriojn.
- Krei subforumpartojn ene de forumpartoj.
- Asigni moderigantojn al forumpartoj.
- Permesi nur al certaj anogrupoj kaj invititaj uzantoj vidi forumparton.
- Agordi por ĉiu anogrupo permesojn rilate al forumpartoj.
- La eblo sciigi pri novaj afiŝoj en subforumparto, eĉ se ne estas novaj afiŝoj en ĝia superforumparto.
Registriĝo de anoj
- Devigi registriĝon antaŭ ol uzi la forumon.
- Devigi al uzanto akcepti certajn kondiĉojn antaŭ ol registriĝi.
- Malŝalti registriĝon de anoj (t.e. nur administrantoj aŭ moderigantoj kun la necesaj permesoj rajtas registri novajn anojn).
- Devigi aŭtentokontrolon per retpoŝto.
- Postuli, ke administranto aŭ moderiganto kun la necesaj permesoj aprobu registriĝon.
- Registri novajn anojn per la administrejo.
Aŭtentigado
- Rememorigo pri pasvorto per retpoŝto kun deviga konfirmo.
- Aŭtentokontrolo bazita sur kuketoj kaj ankaŭ seanc-daŭro (funkcias sen kuketoj).
- Eblas agordi kuketojn kiel lokajn laŭ certa vojo, kiel mallokajn por ĉiuj subdomajnoj, aŭ kiel kutimajn kuketojn.
- Elektebla fintempo por aŭtentigaj kuketoj.
Spurado de anoj
- Ordigebla kaj serĉebla listo de anoj, kiun forumanoj povas uzi se ili havas permeson.
- Potenca, ordigebla kaj serĉebla listo de anoj por administrantoj.
- Montri ĉiujn (erar-)mesaĝojn kaj IP-adresojn de ano (spuri uzanton).
- Montri ĉiujn (erar-)mesaĝojn el certa IP-adreso aŭ serio (spuri IP).
- La eblo vidi, kiu faras kion en la forumo (videbla nur al tiuj, kiuj havas permeson).
Statistiko
- Pluraj statistikaĵoj pri la forumo (videblaj depende de permeso).
- Spurado de la konektita tempo de uzantoj en sekundoj.
- Spurado de fadenoj, mesaĝoj, novaj anoj kaj vizitoj ĉiutage.
- Statistikaĵoj pri unuopaj anoj en iliaj profiloj.
Novaĵoj kaj anoncoj
- Sendi novaĵleterojn per la administrejo aŭ starigi ajnan fadenon kiel anoncon.
- Anoj povas elekti ne ricevi anoncojn (Administrantoj povas tamen ignori tiun elekton).
- Sendi retleterojn aŭ privatajn mesaĝojn al viaj anoj laŭ anogrupo.
- Montri la plej lastajn novaĵojn en la hejmpaĝo de via forumo.
Komunikado
- La eblo elekti sendmail aŭ SMTP (kun aŭ sen aŭtentokontrolo).
- La eblo sendi ligilon al fadeno per retpoŝto.
- La eblo vidi printversion de fadenoj.
Anogrupoj
- Krei anogrupojn por grupigi la permesojn, atingorajtojn kaj/aŭ la etoson de uzantoj.
- Asigni plurajn anogrupojn al unuopa ano, kun unu anogrupo kiel la ĉefa.
- Krei anogrupojn, kiuj baziĝas sur la nombro da afiŝoj de uzantoj.
- Difini la maksimuman nombron da privataj mesaĝoj, kiujn anogrupo rajtas havi.
- Asigni grafikajn simbolojn al anogrupo, kaj laŭ ĉefa anogrupo.
- Elekti, kiuj anogrupoj rajtas vidi forumparton.
Forbaroj
- Forbari anon laŭ uzantnomo, retpoŝtadreso, IP-adreso aŭ nomo de gastiganto.
- SMF subtenas la uzadon de ĵokeroj por retpoŝtadreso, IP-adreso kaj nomo de gastiganto.
- Inkluzivi kialon por forbaro (videbla por la forbarita uzanto).
- Inkluzivi noton pri la forbaro (videbla nur al administrantoj).
- Elekti inter plena forbaro, forbaro de afiŝado aŭ forbaro de registriĝo.
- Inkluzivi findaton por forbaroj.
Eksterna integrigado
- Integrigi partojn de la foruma programaro en jam ekzistantan retpaĝaron uzante SSI aŭ PHP.
- Plej lastaj fadenoj aŭ afiŝoj.
- Plej lastaj novaĵoj en forumparto.
- Plej lastaj enketoj.
Eksporti forum-datumojn per XML/RSS
- Plej lastaj anoj.
- Novaĵoj.
- Plej lastaj afiŝoj.
Sendrata aliro
- Subteno de WAP, WAP2 kaj la protokoloj de I-mode.
- Trafoliumi forumpartojn, fadenojn kaj mesaĝojn kun malpliigita grando de paĝoj.
- La eblo ensaluti kaj elsaluti.
- La eblo vidi novajn fadenojn kaj forumpartojn kun novaj respondoj.
- La eblo salti al la unua nelegita respondo.
- La eblo afiŝi novajn mesaĝojn.
Etosoj kaj ŝablonoj
- La eblo ebligi aŭ malebligi al uzantoj elekti sian propran etoson.
- La eblo reŝanĝi la etosojn de ĉiuj anoj al unu tutforuma etoso.
- La eblo instali novan etoson per la administrejo.
- Administranto povas aldoni unuopajn miensimbolojn kaj ankaŭ arojn da miensimboloj.
- Anoj povas elekti la aron de miensimboloj (aŭ neniun).
- La ŝablona sistemo ebligas al SSI havi kaj montri nivelojn ktp.
Afiŝoj
- Ortografia kontrolo.
- Rapida respondilo
- Anoj povas malŝalti aŭ kunvolvi la rapidan respondilon.
- Eblas uzi la rapidan respondilon ankaŭ kiam oni citas aliajn mesaĝojn.
- La rapida respondilo ankaŭ inkluzivas ortografian kontrolilon.
- Granda nombro da "Bulletin Board Codes" (BB-kodoj) por la formatado de mesaĝoj (inkluzive de rtl, acronym kaj aliaj).
- Opcio doni al uzantoj certan tempon por fari modifojn al siaj mesaĝoj sen la protokolado de tiuj modifoj.
- Funkcio Enmeti citaĵon en la afiŝpaĝo por rapide citi antaŭajn mesaĝojn.
Enketoj
- Enketoj povas esti aldonitaj al, aŭ forigitaj de jam ekzistantaj fadenoj.
- La eblo difini findaton.
- La eblo kaŝi rezultojn ĝis la fino de la voĉdonado.
- La eblo kaŝi rezultojn dum ankoraŭ neniu voĉdonis.
- La eblo difini kiomfoje ano povas voĉdoni en unu enketo.
- Enketoj povas havi ĝis 256 opciojn.
Aldonado de dosieroj al afiŝoj
- Permesita laŭ anogrupo aŭ forumparto.
- La dosiernomo konserviĝas en hakettabelo por plibonigi la sekurecon (tial eblas alŝuti php-dosierojn, ktp).
- Elektebla limigo al la dosiertipo de alŝutaĵoj.
- Konfiguri por ke nur registritaj anoj povu vidi la dosierojn.
- Eblas enkorpigi bildojn en afiŝojn.
Kalendaro
- Montri naskiĝtagojn, eventojn kaj festotagojn.
- Montri informojn el la kalendaro sur la hejmpaĝo de forumo.
- Ligi jam ekzistantan fadenon al dato en la kalendaro.
- Permesi nur al certaj anoj/grupoj afiŝi eventojn.
- Afiŝanto de evento povas redakti ĝin.
- Eventoj povas etendiĝi plurajn tagojn.
Iloj por moderigado
- La eblo ŝlosi kaj malŝlosi fadenon.
- Fadeno ŝlosita de administranto ne povas esti malŝlosita de ajna alia uzanto.
- La eblo permesi al anoj moderigi nur en fadenoj, kiujn ili mem komencis.
- Ligilo por raporti afiŝojn' al moderiganto
- Forigi aŭ modifi afiŝojn.
- La eblo kunigi kaj disigi fadenojn.
- Movi aŭ forigi fadenojn.
- Fiksi aŭ malfiksi fadenojn.
- Rubujo por ĉiuj forigitaj fadenoj kaj afiŝoj.
- Protokolo pri moderigado, kiu montras la agojn de moderiganto kaj malpermesas la forigon de protokoleroj dum unu tago.
- Redaktado de AJAX.
- Redakti afiŝon sen malfermi novan paĝon.
- Duobla alklako por redakti la titolojn de fadenoj en forumparto.
Profiloj kaj opcioj por uzantoj
- La eblo kaŝi sian retpoŝtadreson for de la publiko.
- Elekti plej ŝatatan etoson inter tiuj instalitaj de administranto.
- Elekti aron de miensimboloj.
- Sciigoj per retpoŝto.
- Novaj fadenoj en forumparto.
- Unuopaj fadenoj.
- Privataj mesaĝoj.
- Ensaluti en nevideblan reĝimon.
- Opcioj por kaŝi la profilbildojn kaj subskribojn de aliaj forumanoj.
- La eblo elŝuti kaj ŝanĝi la grandon de alŝutitaj profilbildoj.
- Persona teksto, profilbildo, subskribo - eblas uzi ĉiujn ĉi funkciojn kaj ili aŭtomate ĝisdatiĝas en ĉiuj viaj afiŝoj.
Utilaĵoj por uzantoj
- Piktogramoj por fadenoj en kiuj vi jam afiŝis.
- Montri novajn respondojn al viaj afiŝoj.
- Disvolvebla sekcio Aldoni dosierojn kaj aliaj opcioj en la afiŝpaĝo.
- La eblo vidi la plej lastajn mesaĝojn.
- Montri ĉiujn fadenojn, kiuj ricevis novajn respondojn ekde via lasta vizito.
- Vidu, kiu foliumas la samajn forumpartojn aŭ fadenojn kiel vi.
- Fadenoj kiuj etendiĝas tra pluraj paĝoj montras ligilojn al la paĝnombroj kaj ankaŭ la eblon vidi ĉiujn mesaĝojn en unu paĝo.
Aliaj funkcioj
- Pluraj statistikaĵoj pri la forumo.
- Listo de konektitaj uzantoj.
- La menupanelo.
- Novaĵoj.
- Serĉilo.
- En-/El-salutado.
- Hodiaŭaj eventoj, naskiĝtagoj kaj festotagoj.