Translations:Profile/28/eo From Online Manual

Revision as of 11:25, 26 May 2013 by Chainy (talk | contribs) (Created page with "*'''Profilbildo''' - profilbildo estas malgranda bildo, kiu aperas apud la videbla nomo de uzanto. En iuj forumoj oni povas alŝuti sian propran profilbildon aŭ krei ligilon al ...")
(diff) ← Older revision | Latest revision (diff) | Newer revision → (diff)
Jump to: navigation, search
  • Profilbildo - profilbildo estas malgranda bildo, kiu aperas apud la videbla nomo de uzanto. En iuj forumoj oni povas alŝuti sian propran profilbildon aŭ krei ligilon al bildo en ekstera servilo, dum aliaj forumoj nur permesas al uzantoj elekti el certa aro da bildoj.
  • Persona teksto - la persona teksto kutime estas montrata rekte sub la profilbildo en la forumo.
  • Naskiĝtago - se uzanto entajpas sian naskiĝtagon, la forumo kalkulas la aĝon de tiu uzanto kaj montras ĝin en la profilo. Se administranto ŝaltis kalendaron, la naskiĝtago aperas ankaŭ en la kalendaro. Ankaŭ eblas entajpi la daton de naskiĝo sen mencio pri la jaro por ke aliaj uzantoj ne sciu la aĝon de la uzanto. En tiu okazo, la naskiĝtago ankoraŭ aperas en la kalendaro, sed la forumo ne kalkulas la aĝon.
  • Loko - anoj povas aldoni ian indikon pri sia loĝloko. Estas tamen ne rekomendate, ke uzantoj donu tro precizajn informojn pri sia loko, ekzemple pri sia adreso aŭ pri siaj koordinatoj (longitudo/latitudo).
  • Sekso - ano povas elekti montri sian sekson. Se oni elektas la malplenan linion en la falmenuo, tiam neniu informo pri sekso estos montrata.
  • Mesaĝiloj - eblas aldoni la kontaktdetalojn por diversaj mesaĝiloj.
  • Propra titolo - administranto povas permesi al uzanto elekti sian propran titolon. Propraj titoloj estas montrataj sub la videbla nomo en la forumo.
  • Subskribo - ĉio, kion ano skribas en tiu ĉi kampo estos montrata sub ĉiu afiŝo en la forumo.
  • Retpaĝaro - ano povas sciigi al aliaj uzantoj pri sia propra retpaĝaro.


Advertisement: