Translations:Search/8/eo From Online Manual

Revision as of 16:22, 28 June 2013 by Chainy (talk | contribs)
Jump to: navigation, search

Kvankam la detala serĉilo povas unue ŝajni iom malsimpla, ĝi fakte estas sufiĉe facile uzebla, se oni konsideras ĉiun el ĝiaj funkcioj aparte.

  • Eblas serĉi trafojn de ĉiuj vortoj aŭ ajna el la vortoj, kaj per uzo de citiloj oni povas serĉi tutan esprimon.
  • Kiam steleto (*) estas en la kampo De uzanto, la sistemo serĉas en la mesaĝoj de ĉiuj uzantoj. Ankaŭ eblas anstataŭigi tiun ĉi steleton per uzantnomo por serĉi nur en la mesaĝoj de unu uzanto. Oni ne povas tamen enigi pli ol unu uzantnomon en tiu ĉi kampo - la sola metodo por serĉi en la afiŝoj de pluraj uzantoj estas per uzo de la steleto.
  • Se vi elektas Montri rezultojn kiel mesaĝojn, tiam la rezultoj montros plenajn mesaĝojn, anstataŭ nur eltiraĵojn. Tio povas tamen konduki al tre longaj rezultpaĝoj, precipe se vi serĉas oftan vorton aŭ esprimon.
  • Vi povas ankaŭ difini la minimuman kaj maksimuman aĝon de la mesaĝoj, en kiuj vi volas serĉi.
  • Eblas ankaŭ precizigi la serĉon per difino de la forumparto (en), en kiu vi volas serĉi. Laŭ la defaŭlto, la serĉilo serĉas en ĉiuj forumpartoj por kiuj vi havas permeson atingi.
  • Kiam vi finos elekti ĉiujn parametrojn de la serĉo, tiam ekigu la serĉprocezon per klako al la butono Serĉi. Aŭ vi povas simple premi sur la enen-klavo.


Advertisement: