(Created page with "{{code|<nowiki>[center][size=36pt][b][u]teksto[/u][/b][/size][/center]</nowiki>}}") |
(Created page with "La sekva ordo de la etikedoj estas malĝusta, kaj ĝi kaŭzos, ke la etikedo por la tipara grando ne funkcios:") |
||
Line 41: | Line 41: | ||
{{code|<nowiki>[center][size=36pt][b][u]teksto[/u][/b][/size][/center]</nowiki>}} | {{code|<nowiki>[center][size=36pt][b][u]teksto[/u][/b][/size][/center]</nowiki>}} | ||
La sekva ordo de la etikedoj estas malĝusta, kaj ĝi kaŭzos, ke la etikedo por la tipara grando ne funkcios: | |||
{{code|<nowiki>[size=36pt][center][b][u]text[/u][/b][/center][/size]</nowiki>}} | {{code|<nowiki>[size=36pt][center][b][u]text[/u][/b][/center][/size]</nowiki>}} |
Revision as of 19:34, 13 June 2013
Languages | English · Deutsch · Ελληνικά · español · français · italiano · Nederlands · norsk · polski · русский · srpski (latinica) · svenska · Türkçe |
---|
Bulletin Board Bode (BB-kodo) estas maniero por formati afiŝojn en SMF kaj en multaj aliaj lokoj en la interreto. Se vi volas klarigon pri la butonoj en la redaktilo por la skribado de afiŝoj, bonvolu vidi la paĝon Bazaj BB-kodoj (Bulletin Board Code) (en). Jen tiu ĉi artikolo klarigas la gravan koncepton de ingado.
Ingado de BB-kodoj
BB-kodo konsistas el tri ĉefaj partoj: malfermanta etikedo, la enhavo, kaj fermanta etikedo, kiel jen montrate:
[malfermanta] la teksta enhavo [/fermanta] [b] grasa teksto [/b]
Grasa kaj kursiva teksto
Vi povas enmeti BB-kodan etikedon ene de alia, se la ida etikedo estas fermita antaŭ ol la patra. Ekzemple, la ĝusta maniero por fari grasan kaj kursivan tekston estas jena:
[b][i]grasa kaj kursiva teksto[/i][/b]
Eblas tion fari ankaŭ en la sekva maniero - ambaŭ metodoj estas validaj, simple la etikedoj estas en inversa ordo:
[i][b]grasa kaj kursiva teksto[/b][/i]
Estas pli facile vidi la ĝustan aranĝon de la kodo, kiam la etikedoj estas deŝovitaj:
[b] [i] grasa kaj kursiva teksto [/i] [/b]
La sekva ekzemplo montras malĝustan ingadon, kiu tuj evidentas per uzo de deŝovitaj etikedoj:
[b][i]grasa kaj kursiva teksto[/b][/i]
La etikedo por tipara grando
Notu, ke estas tre grave, kien meti la etikedon por tipara grando, kiam vi uzas ĝin kune kun unu el la sekvaj etikedoj por la aranĝo de la teksto: [left] (= ĝisrandigi maldekstren), [right] (= ĝisrandigi dekstren), aŭ [pre] (= antaŭformatita teksto). Jen estas la ĝusta ordo:
[center][size=36pt][b][u]teksto[/u][/b][/size][/center]
La sekva ordo de la etikedoj estas malĝusta, kaj ĝi kaŭzos, ke la etikedo por la tipara grando ne funkcios:
[size=36pt][center][b][u]text[/u][/b][/center][/size]