La metodo por respondi en fadeno aŭ enketo estas preskaŭ la sama, kiel por starigi novan fadenon, sed ne necesas ion ajn entajpi en la tekstujo por Temo, krom se oni volas ŝanĝi ĝin. Por voĉdoni en enketo, oni simple marku la koncerna(j)n opcio(j)n kaj tiam alklaku Sendi voĉdonon. Oni povas eble fari ankaŭ aliajn aferojn kun la afiŝo, ekzemple alkroĉi dosieron.