Enketo estas fadeno kun aldonita demando kaj opcioj pri voĉdonado, kiun oni povas starigi per klako al Nova enketo anstataŭ al Nova fadeno kiel klarigita ĉi-supre. Por afiŝi enketon, necesas plenigi la tekstujon Demando kaj almenaŭ du el la opcio-tekstujoj. Kompreneble, ankaŭ necesas entajpi ion en aldone al la tekstujoj Temo kaj Mesaĝo, same kiel por kutima afiŝo. Ekzistas ankaŭ pliaj agordoj, ekzemple, por kiom da opcioj uzantoj rajtas voĉdoni, kiel longe daŭru enketo ktp.