Serĉo From Online Manual

< Search
Revision as of 06:50, 8 June 2013 by FuzzyBot (talk | contribs) (Updating to match new version of source page)
Jump to: navigation, search
Languages English  · Deutsch · Ελληνικά · español · فارسی · italiano · Nederlands · norsk · polski · português · русский · srpski (latinica) · svenska


Por informoj pri la serĉ-agordoj, bonvolu vidi Serĉo (administrado)

Se forumo uzas la defaŭltan etoson de SMF (aŭ etoson bazitan sur ĝi), tiam devas esti kaj simpla serĉkampo en la kunvolvebla supra sekcio de la forumo, kaj ankaŭ serĉopcio en la ĉefa menupanelo.

Vi ja povas simple entajpi kaj serĉi ajnan kombinon de signoj, sed vi ankaŭ pripensu uzi operacisimbolojn por igi la serĉon pli efika.

Kiam vi rigardas la paĝon de fadeno, la simpla serĉkampo, kiu troviĝas ĉe la supro de la defaŭlta SMF-etoso, montros rezultojn nur por tiu fadeno. Same, kiam vi rigardas forumparton, la simpla serĉkampo montros nur rezultojn por tiu nun rigardata forumparto.

Simpla serĉo

Por uzi la simplan serĉkampon (se ĝi estas ŝaltita), sufiĉas simple entajpi la ŝerĉatajn vortojn aŭ esprimojn. Indas tamen memori, ke tiu ĉi serĉilo serĉas en ĉiuj mesaĝoj afiŝitaj dum la antaŭaj 9999 tagoj (t.e. pli ol 27 jaroj)! Tial, vi ricevos pli precizajn rezultojn, se vi uzos la detalan serĉilon de la forumo.

Detala serĉo

Kvankam la detala serĉilo povas unue ŝajni iom komplika, ĝi fakte estas sufiĉe facile uzebla, se oni konsideras ĉiun el ĝiaj funkcioj aparte.

  • Iuj forumoj montras navigan arbon ĉe la supro.
  • Eblas serĉi trafojn de ĉiuj vortoj aŭ ajna el la vortoj, kaj per uzo de citiloj oni povas serĉi tutan esprimon.
  • Kiam stelo (*) estas en la kampo De uzanto, la sistemo serĉas en mesaĝoj de ĉiuj uzantoj. Eblas ankaŭ elekti la nomon de unu uzanto en tiu ĉi kampo por serĉi nur en la mesaĝoj de tiu uzanto. Bonvolu noti, ke ankoraŭ ne eblas elekti en tiu ĉi kampo plurajn uzantnomojn.
  • Se vi elektas Montri rezultojn kiel mesaĝojn, tiam la rezultoj montras la plenan mesaĝon, kiu enhavas la serĉatan vorton/esprimon. Tio povas konduki al tre longaj rezultpaĝoj, precipe se vi serĉas oftan vorton aŭ esprimon.
  • Vi povas ankaŭ difini la aĝon de la mesaĝoj, en kiuj vi volas serĉi.
  • Eblas ankaŭ precizigi la serĉon per difino de la forumparto, en kiu vi volas serĉi.
  • Kiam vi finos elekti ĉiujn parametrojn de la serĉo, tiam ekigu la serĉprocezon per klako al la butono Serĉi. Aŭ vi povas simple premi sur la enen-klavo.

Operacisimboloj

En kaj la simpla kaj la detala serĉiloj, vi povas uzi specialajn simbolojn (operacisimbolojn), kiuj modifas la manieron, kiel SMF faras la serĉon.

  • Serĉo de vortgrupo - uzu duoblajn citilojn ("...") ĉirkaŭ la esprimon por serĉi ĝin kiel vortgrupon anstataŭ kiel unuopaj vortoj.
  • Ekskluzivo de esprimoj - uzu minus-signon antaŭ esprimo, kiun vi volas ekskluzivi en la rezulto de la serĉo. Ekzemple, "stelo -verda" serĉos la vorton stelo, sed ne verda. Devas esti spaceto antaŭ la minus-signo.

Vi povas lerni pli pri tiaj ĉi operacisimboloj ĉe la help-paĝo de Google.

Agordoj de la serĉfunkcio

Administristoj vidu Serĉo (administrado) por informoj pri la konfigurado de la serĉilo.



Advertisement: