Posting/eo: Difference between revisions From Online Manual

Jump to: navigation, search
(Updating to match new version of source page)
No edit summary
Line 76: Line 76:
Por forigi afiŝon, alklaku ''Forigi'' kaj poste ''OK'' por konfirmi tion. Iuj forumoj povas permesi al uzantoj forigi fadenojn aŭ enketojn, kiujn ili mem komencis, sed la butonoj por tio kutime troviĝas ĉe la malsupro de la paĝo.
Por forigi afiŝon, alklaku ''Forigi'' kaj poste ''OK'' por konfirmi tion. Iuj forumoj povas permesi al uzantoj forigi fadenojn aŭ enketojn, kiujn ili mem komencis, sed la butonoj por tio kutime troviĝas ĉe la malsupro de la paĝo.


<div class="mw-translate-fuzzy">
Estas la respondeco de la foruma administristo agordi la permesojn, kiuj difinas kiu rajtas ''modifi'' kaj ''forigi'' afiŝojn, kaj dum kiom da tempo post la komenca starigo de afiŝo.
Estas la respondeco de la foruma administristo agordi la permesojn, kiuj difinas kiu rajtas ''modifi'' kaj ''forigi'' afiŝojn, kaj dum kiom da tempo post la komenca starigo de afiŝo.
[[Category: As a regular user/eo]]
</div>
{{ {{Localized|As a regular user}}}}
{{ {{Localized|As a regular user}}}}

Revision as of 11:07, 28 June 2013

Languages English  · Deutsch · Ελληνικά · español · français · Bahasa Indonesia · italiano · Nederlands · norsk · polski · português · русский · srpski (latinica) · svenska · Türkçe


Post registriĝo kaj ensaluto en forumon, uzanto verŝajne volas afiŝi iujn mesaĝojn. Afiŝado estas sufiĉe facila afero. La speco de afiŝado povas dependi de tio, kiajn permesojn havas certaj forumpartoj, en kiuj anogrupoj estas uzanto, aŭ kiom da mesaĝoj jam afiŝis uzanto.

Starigi novan fadenon

Foliumu al la forumparto, kie vi volas afiŝi novan fadenon kaj alklaki la butonon Nova fadeno, kiu defaŭlte troviĝas supre kaj malsupre de forumparto. Tio kondukas vin al la paĝo Komenci novan fadenon, kie estas diversaj opcioj. La plej gravaj opcioj estas Temo kaj la ĉefa tekstujo por la Mesaĝo (tiu ĉi tekstujo ne havas nomon, sed ĝi estas la plej granda). Oni entajpu temon kaj tiam entajpu (aŭ kopiu) mesaĝon en la ĉefan tekstujon. Kiam vi estas kontenta kun la plat-teksta mesaĝo, vi povas afiŝi ĝin per klako al la butono Afiŝi kaj/aŭ unue antaŭrigardi ĝin per klako al Antaŭmontro. Apud tiuj butonoj, iuj forumoj ofertas plian butonon por kontroli la literumadon antaŭ afiŝado.

Respondi en fadeno aŭ enketo

La metodo por respondi en fadeno aŭ enketo estas preskaŭ la sama, kiel por starigi novan fadenon, sed ne necesas ion ajn entajpi en la tekstujo por Temo, krom se oni volas ŝanĝi ĝin. Por voĉdoni en enketo, oni simple marku la koncerna(j)n opcio(j)n kaj tiam alklaku Sendi voĉdonon. Oni povas eble fari ankaŭ aliajn aferojn kun la afiŝo, ekzemple alkroĉi dosieron.

Se Rapida respondo estas ebligita, oni trovas simplan tekstujon por respondi sub la afiŝoj en fadeno, sed se oni tion uzas, oni devas entajpi permane BBC-formatkodojn kaj miensimbolojn.

Bazaj opcioj pri afiŝado

  • Piktogramo - tiu ĉi falmenuo ebligas al uzantoj ŝanĝi la defaŭltan piktogramon de la temlinio por ke ĝi kongruu kun la humoro aŭ celo de la afiŝo.
  • Bulletin Board Code - tiu ĉi kodo estas esenca ilo por formati kaj ŝanĝi la aspekton de afiŝoj. Ĝi efikas al plata teksto same kiel formatiloj de kutima tekstoredaktilo, sed la mesaĝa tekstujo ne montras ĉiujn formataĵojn en faksimila maniero, do uzantoj uzu la antaŭmontran funkcion, se ili volas vidi, kiel la mesaĝo aspektos, kiam ĝi estos afiŝita.

Pliaj opcioj

En iuj forumoj la sekvaj opcioj ĉeestas defaŭlte, kaj en aliaj forumoj ili estas ene de elvolvebla panelo.

  • Atentigi min pri respondoj - uzantoj marku tiun ĉi opcion por ekaboni retleterajn sciigojn pri respondoj al la fadeno.
  • Reveni al tiu ĉi fadeno - uzantoj marku tiun ĉi opcion por reveni al la koncerna fadeno (anstataŭ al la mesaĝa indekso) post sendo de afiŝo.
  • Ne uzi vizaĝetojn - uzantoj marku tiun ĉi opcion por preventi, ke certaj signo-kombinoj ne estu sintakse analizitaj kaj bildigitaj kiel miensimboloj.

La sekvaj opcioj disponeblas nur al administristoj kaj anoj kun specialaj permesoj:

  • Ŝlosi tiun ĉi fadenon - tiu ĉi opcio malebligas al anoj sen moderigaj permesoj respondi en la fadeno.
  • Fiksi tiun ĉi fadenon - tiu ĉi opcio fiksas la fadenon ĉe la supro de la faden-indekso en forumparto. Nefiksitaj fadenoj moviĝas malsupren laŭ la dato de sia starigo, sed fiksita fadeno ĉiam restos supre.
  • Movi tiun ĉi fadenon - tiu ĉi opcio ebligas movon de la fadeno en alian forumparton.
  • Aldoni dosieron - se ebligita, tiu ĉi funkcio ebligas al uzantoj alkroĉi dosierojn al siaj afiŝoj en la sama maniero kiel ĉe plej multaj retpoŝtiloj. Uzantoj devas simple foliumi al la koncernaj dosieroj en siaj komputiloj antaŭ ol alklaki Sendi. Per klako al pliaj dosieroj eblas aldoni al unuopa afiŝo multajn dosierojn ĝis la limo agordita de la administristo. Uzantoj povas forigi siajn alkroĉitajn dosierojn aŭ aldoni pliajn per modifo de siaj afiŝoj. La administristo decidas pri la permesitaj dosier-tipoj kaj -grandoj. Iuj forumoj vidigas bildo-dosierojn ene de la afiŝoj mem, aŭ ili povas montri ili sub la afiŝoj kiel miniaturojn.

Komenci novan enketon

Enketo estas fadeno kun aldonita demando kaj opcioj pri voĉdonado, kiun oni povas starigi per klako al Nova enketo anstataŭ al Nova fadeno kiel klarigita ĉi-supre. Por afiŝi enketon, necesas plenigi la tekstujon Demando kaj almenaŭ du el la opcio-tekstujoj. Kompreneble, ankaŭ necesas entajpi ion en aldone al la tekstujoj Temo kaj Mesaĝo, same kiel por kutima afiŝo. Ekzistas ankaŭ pliaj agordoj, ekzemple, por kiom da opcioj uzantoj rajtas voĉdoni, kiel longe daŭru enketo ktp.

Por doni pli ol kvin opcioj en enketo, uzantoj simple klaku al Aldoni opcion tiomfoje, kiel necese.

Depende de la permesoj por certaj anogrupoj, iuj uzantoj eble povas aldoni enketon al jam ekzistanta fadeno.

Enketo-opcioj

Kiam uzantoj aldonas aŭ modifas enketojn, disponeblas al ili multaj opcioj.

  • Maksimuma nombro da voĉoj por ĉiu uzanto - se uzantoj volas, ke voĉdonantoj rajtu doni en enketo voĉon por pli ol unu opcio, tiam ili aldonu la deziratan maksimuman nombron da voĉoj por ĉiu uzanto.
  • Daŭrigi la enketon X tagojn - se uzantoj volas, ke la enketo finiĝu post certa nombro da tagoj, ili bezonas entajpi nombron en tiu ĉi kampo. Se ili lasas tiun ĉi kampo malplena, tiam ne estos limo al la tempodaŭro de la enketo.
  • Permesi al uzantoj ŝanĝi siajn voĉojn - se la uzanto volas ebligi al voĉdonantoj ŝanĝi siajn voĉojn, tiam ili marku tiun ĉi opcion. Se tiu ĉi opcio restas nemarktia, voĉdonantoj ne havos la rajton ŝanĝi siajn voĉojn.
  • Montri la rezultojn de la enketo al ĉiuj - uzantoj elektu tiun ĉi opcion, se ili volas, ke ĉiu ajn (anoj/gastoj) rajtu rigardi la rezultojn de la enketo.
  • Montri la rezultojn nur post ricevo de la unua voĉo - uzantoj elektu tiun ĉi opcion por montri la rezultojn de la enketo nur post kiam iu ano jam voĉdonis. Nur registritaj anoj rajtas voĉdoni en enketoj.
  • Montri la rezultojn nur post la fino de la voĉdonado - por ke tiu ĉi opcio disponeblu, uzantoj devas ŝanĝi la opcion 'Daŭrigi la enketon X tagojn al nombro pli granda ol nulo.
  • Rekomenci voĉnombradon - uzantoj marku tiun ĉi opcion, se ili volas rekomenci voĉnombradon de nulo.
  • Antaŭmontro - same kiel ĉe afiŝado de normala mesaĝo, uzantoj povas antaŭrigardi enketon antaŭ ol afiŝi ĝin. Kiam uzantoj estas kontentaj pri la enketo, ili klaku al Afiŝi por konservi kaj sendi ĝin.

Ĉiuj forumpartaj moderigistoj povas redakti enketojn, plenumi la ĉi-suprajn agojn kaj ankaŭ vidi la rezultojn de enketoj je ajna tempo dum enketo plu akceptas voĉojn.

Afiŝi eventon en kalendaro

Se kalendaro estas ŝaltita en forumo kaj uzantoj havas permeson afiŝi eventojn, uzantoj povas Afiŝi eventon en la kalendaro per klako al Kalendaro en la ĉefa menuo kaj poste Afiŝi eventon. Se la opcio estas ŝaltita, uzantoj povas ankaŭ simple alklaki la koncernan tagon por afiŝi novan eventon. Aldone, se uzantoj havas la necesan permeson, ili havas butonon Ligi al la kalendaro malsupre de ĉiu fadeno. Klako al tiu ĉi butono ebligas al uzantoj afiŝi novan eventon ligitan al la fadeno, kiun ili rigardis, kiam ili alklakis Ligi al la kalendaro.

Citi afiŝon

Por citi afiŝon en respondo al ĝi, oni povas aŭ alklaki la butonon Citaĵo en la koncerna afiŝo aŭ klaki al Respondi kaj sekve al Enmeti citaĵon en la koncerna afiŝo el la Fadenresumo malsupre, sed bonvolu noti ke:

  • Ambaŭ tiuj ĉi opcioj aldonas ligilon al la origina afiŝo, montrante la nomon de la afiŝinto kaj la daton kaj horon de la afiŝo, dum la BBC-koda etikedo quote simple citas la koncernan afiŝon sen la pliaj informoj.
  • Oni povas reteni aŭ aldoni la atributon 'author' (aŭtoro) sendepende de la plena funkcio quote.

Modifi aŭ forigi afiŝon

Por modifi afiŝon, alklaku la ligilon Modifi (= piktogramo kun papero kaj krajono). Plej multaj forumoj estas agorditaj por montri la daton kaj horon de la plej lasta redakto, sed la administristo(j) povas permesi, ke dum certa tempodaŭro post la komenca starigo de mesaĝo neniuj redaktoj estos tiel protokolitaj.

Por forigi afiŝon, alklaku Forigi kaj poste OK por konfirmi tion. Iuj forumoj povas permesi al uzantoj forigi fadenojn aŭ enketojn, kiujn ili mem komencis, sed la butonoj por tio kutime troviĝas ĉe la malsupro de la paĝo.

Estas la respondeco de la foruma administristo agordi la permesojn, kiuj difinas kiu rajtas modifi kaj forigi afiŝojn, kaj dum kiom da tempo post la komenca starigo de afiŝo.



Advertisement: