Listo de anoj From Online Manual

Jump to: navigation, search
Languages English  · Deutsch · Ελληνικά · español · italiano · Nederlands · norsk · русский · srpski (latinica) · svenska · Türkçe

Listo de anoj

Se vi alklakas Anoj en la ĉefa menuo (en) aŭ en la informejo vi ekvidos liston de la forumanoj (se vi havas permeson vidi tiun ĉi paĝon). En tiu ĉi sekcio estas ankaŭ alia paĝo nomata Serĉi anojn, kie eblas serĉi uzantojn registritajn ĉe la forumo.

En tiu ĉi sekcio estas listo, kiu montras en alfabeta ordo ĉiujn registritajn anojn de la forumo. Se estas multe da anoj, la listo estas montrata en pluraj paĝoj kaj oni povas serĉi per la paĝligiloj ĉe la supro. Sur la dekstra flanko de la titola panelo Listo de anoj troviĝas ĉiuj literoj de la alfabeto. Per klako al unu el tiuj literoj, vi povas rekte salti al la anoj, kies uzantnomoj komenciĝas je tiu litero.

La uzantnomojn en la listo de anoj oni povas ordigi en diversaj manieroj.

Ilin eblas ordigi laŭ: stato (en-/el-salutinta), uzantnomo, retpoŝtadreso, retpaĝaro, ICQ, AIM. YIM, MSN, loko, dato de registriĝo kaj afiŝoj. Necesas nur alklaki unu el tiuj ligiloj por ordigi la liston, unue en malkreska ordo, kaj per dua klako en kreska ordo.

Serĉi anojn

En tiu ĉi sekcio vi povas fari aŭ simplan serĉon, aŭ vi povas uzi diversajn filtrojn por serĉi forumanojn. Vi povas serĉi anojn laŭ uzantnomo, retpoŝtadreso, retpaĝaro, mesaĝila salutnomo, kaj laŭ la foruma rango de uzanto.

La serĉilo serĉas ne nur plenvortajn trafojn, sed ĝi ankaŭ serĉas trafojn en partoj de teksto. Tial, se via serĉesprimo reprezentas nur parton de tio, kion vi serĉas, la rezultoj eble montros multe pli da trafoj ol vi atendis.

Iuj el la aldonaj serĉ-parametroj rilatas al informoj, kiujn uzantoj povas elekti ili ne inkluzivi en sia profilo (mesaĝila salutnomo, retpaĝaro), aŭ ili povas elekti ne malkaŝi la informon (retpoŝtadreso). Tial uzo de tiuj parametroj ne ĉiam kondukas vin al la rezultoj, kiujn vi serĉis. Ĝenerale, se vi aldonas pli da literoj aŭ vortoj, tio povas helpi plibonigi la serĉrezultojn.



Advertisement: