Memberlist/eo: Difference between revisions From Online Manual

Jump to: navigation, search
No edit summary
No edit summary
Line 16: Line 16:
</div>
</div>


<div class="mw-translate-fuzzy">
==Serĉi anojn==
=== Serĉi anojn ===
</div>


<div class="mw-translate-fuzzy">
<div class="mw-translate-fuzzy">

Revision as of 23:56, 4 October 2013

Languages English  · Deutsch · Ελληνικά · español · italiano · Nederlands · norsk · русский · srpski (latinica) · svenska · Türkçe

Listo de anoj

Se vi alklakas Anoj en la ĉefa menuo (en) aŭ en la informejo vi ekvidos liston de la forumanoj (se vi havas permeson vidi tiun ĉi paĝon). En tiu ĉi sekcio estas ankaŭ alia paĝo nomata Serĉi anojn, kie eblas serĉi uzantojn registritajn ĉe la forumo.

En tiu ĉi sekcio estas listo, kiu montras en alfabeta ordo ĉiujn registritajn anojn de la forumo. Se la listo enhavas multe da anoj, ĝi estas montrata en pluraj paĝoj kaj oni povas serĉi per la paĝligiloj ĉe la supro. Sur la dekstra flanko de la titola panelo Listo de anoj troviĝas ĉiuj literoj de la alfabeto. Per klako al unu el tiuj literoj, vi povas rekte salti al la anoj, kies uzantnomoj komenciĝas je tiu litero.

Vi povas ordigi la uzantnomojn en la listo de anoj en diversaj manieroj.

Serĉi anojn

En tiu ĉi sekcio vi povas fari aŭ simplan serĉon, aŭ vi povas uzi diversajn filtrojn por serĉi forumanojn. Vi povas serĉi anojn laŭ uzantnomo, retpoŝtadreso, retpaĝaro, mesaĝila salutnomo, kaj laŭ la foruma rango de uzanto.

La serĉilo serĉas ne nur plenvortajn trafojn, sed ĝi ankaŭ serĉas trafojn en partoj de teksto. Tial, se via serĉesprimo reprezentas nur parton de tio,  kion vi serĉas, la rezultoj eble montros multe pli da trafoj ol vi atendis.

Iuj el la aldonaj serĉ-parametroj rilatas al informoj, kiujn uzantoj povas elekti aŭ ne inkluzivi en sia profilo (mesaĝila salutnomo, retpaĝaro), aŭ ili povas elekti ne malkaŝi la informon (retpoŝtadreso). Tial uzo de tiuj parametroj ne ĉiam kondukas vin al la rezultoj, kiujn vi serĉis. Ĝenerale, se vi aldonas pli da literoj aŭ vortoj en la serĉkampo, tio helpas plibonigi la serĉrezultojn.



Advertisement: