Logging In/eo: Difference between revisions From Online Manual

Jump to: navigation, search
No edit summary
(Updating to match new version of source page)
Line 47: Line 47:


Post vizito al la forumo, vi povas elsaluti per klako al ''Elsaluti'' en la ĉefa menupanelo. Se ankaŭ aliaj homoj uzas vian komputilon, tiam certe estas rekominde ĉiam elsaluti post via vizito por ke aliuloj ne povu eniri vian konton ĉe la forumo. Post elsaluto vi povas rigardi la forumon nur kiel gasto, do via nomo ne estas en la listo de konektitaj uzantoj.
Post vizito al la forumo, vi povas elsaluti per klako al ''Elsaluti'' en la ĉefa menupanelo. Se ankaŭ aliaj homoj uzas vian komputilon, tiam certe estas rekominde ĉiam elsaluti post via vizito por ke aliuloj ne povu eniri vian konton ĉe la forumo. Post elsaluto vi povas rigardi la forumon nur kiel gasto, do via nomo ne estas en la listo de konektitaj uzantoj.
{{ {{Localized|As a regular user}}}}
{{ {{Localized|As a regular user}}}}

Revision as of 06:50, 14 June 2013

Languages English  · Deutsch · Ελληνικά · español · فارسی · français · italiano · Nederlands · norsk · português · русский · srpski (latinica) · svenska

Post registriĝo vi povas ensaluti en la forumon. Tiam vi povas elekti, ĉu resti ensalutinta por ĉiam aŭ elsaluti post via vizito al la forumo.

Ensaluti

Necesas ensaluti post registriĝo kaj se vi elsalutis post antaŭa vizito. Vi povas ensaluti aŭ per la ĉefa ensaluta paĝo aŭ per la rapida ensalutilo.

Login form eo.jpg

La ensaluta paĝo

Vi vidas tiun ĉi paĝon kiam vi uzas la opcion Ensaluti en la ĉefa menupanelo. Vi ankaŭ vidos tiun ĉi paĝon, se vi volas eniri forumon, kiu akceptas nur registritajn anojn.

  • Uzantnomo - la uzantnomo de la ano.
  • Pasvorto - la pasvorto de la ano.
  • OpenID - la OpenID apartenanta al la ano.
  • Minutoj, dum kiuj vi restos ensalutinta - tiu ĉi difinas, kiom da minutoj la retumila kuketo konserviĝos.
  • Ĉiam resti ensalutinta - la retumila kuketo neniam eksvalidiĝos.

Se vi uzas vian komputilon kune kun aliaj homoj, ne estas rekomendate resti ensalutinta dum longa tempo kaj vi plej bone ne elektu ĉiam resti ensalutinta, ĉar tiuj ĉi opcioj povas doni al la aliaj uzantoj de via komputilo la eblon eniri kaj uzi vian foruman konton dum via foresto. Kompreneble, se vi neniam forgesos elsaluti post via vizito, tio ne estos problemo, sed povas ja okazi, ke vi iam forgesos.

Quick login eo.jpg

Rapida ensaluto

En la defaŭlta SMF-etoso situas rapida ensalutilo supre en la maldekstra angulo de ĉiu paĝo. Tio ĉi ebligas al uzantoj ensaluti disde ajna paĝo. En aliaj etosoj, tiu ĉi rapida ensalutilo povas esti en alia loko. Se administranto malŝaltis la rapidan ensalutilon aŭ vi ne povas trovi ĝin, ĉiam eblas ensaluti per la opcio Ensaluti en la ĉefa menupanelo.

En la rapida ensalutilo, oni povas elekti kiom longe resti ensalutinta per elekto de unu el la opcioj en la falmenuo por la seancdaŭro.

Authentication reminder eo.jpg
Authentication reminder2 eo.jpg

Rememorigo pri ensalutaj detaloj

Se ano forgesis aŭ perdis sian pasvorton, eblas rekrei novan pasvorton per klako al Ĉu vi forgesis vian pasvorton? en la ĉefa ensalutpaĝo. Oni devas enigi sian uzantnomon aŭ retpoŝtadreson por komenci la procezon.

Se ano ne kreis sekretan demandon, tiam aŭtomate sendiĝas al la uzanto retleteron, kiu enhavas ligilon por krei novan pasvorton. Alie, uzanto povas aŭ respondi al la sekreta demando aŭ ricevi retleteron por krei novan pasvorton. Anoj povas krei aŭ ŝanĝi sian sekretan demandon ĉe Profilo > Modifi profilon> Kontagordoj

Se ano ĝuste respondas al la sekreta demando, tiam li povas tuj ensaluti per la novkreita pasvorto.

Elsaluti

Post vizito al la forumo, vi povas elsaluti per klako al Elsaluti en la ĉefa menupanelo. Se ankaŭ aliaj homoj uzas vian komputilon, tiam certe estas rekominde ĉiam elsaluti post via vizito por ke aliuloj ne povu eniri vian konton ĉe la forumo. Post elsaluto vi povas rigardi la forumon nur kiel gasto, do via nomo ne estas en la listo de konektitaj uzantoj.



Advertisement: