Funkcioj From Online Manual

< Features
Revision as of 18:19, 18 November 2013 by Chainy (talk | contribs)
Jump to: navigation, search
Languages English  · Deutsch · Ελληνικά · español · français · italiano · Nederlands · norsk · português · русский · srpski (latinica) · svenska

SMF 2.0 estas plur-utila foruma programaro. Ĝi havas multe da funkcioj, inkluzive de la sekvaj:

Ĝeneralaj funkcioj

  • Uzado de PHP kaj datumbaza sistemo: MySQL, PostgreSQL aŭ SQLite.
  • Grandampleksa sistemo de ŝablonoj.
  • Preciza adminstrado de uzantoj kaj permesoj.
  • Pluraj lingvoj elekteblaj por la interfaco.
  • Liberfonta kaj bone dokumentita kodo.
  • Sekvado de novaj kaj malnovaj nelegitaj fadenoj, ne nur ekde via lasta vizito.
  • Kreita por la plej bona funkciado kaj skaleblo.
  • Diversaj formatoj: XHTML, XML, RSS, WAP
  • Granda komunumo de uzantoj provizas helpon en pluraj lingvoj.
  • Pakaĵ-administrilo aŭtomate instalas aŭ malinstalas modifajn pakaĵojn.
  • Serĉo:
    • Serĉi en la tuta forumo, en kategorio, forumparto aŭ ene de fadeno.
    • Serĉi en viaj privataj mesaĝoj.

Sekureco

  • Ĉiuj agoj bezonas seanc-bazitan aŭtentokontrolan kodon.
  • Administraj agoj bezonas la pasvorton de la uzanto (t.e la sistemo ne fidas sole al kuketoj).
  • Grandegaj agoj estas limigitaj laŭ tempo kaj IP, kio protektas la forumon kontraŭ enrompantoj.
  • Provoj ensaluti de certa IP-adreso povas esti limigita laŭ nombro kaŭ tempo.

Agordoj de la forumo

  • La eblo vidigi la tempon bezonatan por krei paĝon en retumilo kaj la nombron da informpetoj por ĉiu paĝo.
  • Eblas meti forumon en prizorgan reĝimon, dum kiu nur administrantoj povas ensaluti.
  • Vortcenzurado, plenvorta aŭ partvorta.
  • La eblo aŭtomate disigi longajn vortojn.

Kategorioj kaj forumpartoj

  • Grupigi forumpartojn en kunvolveblajn kategoriojn.
  • Igi kategoriojn ne-kunvolveblaj.
  • Reordigi forumpartojn en kategorioj, aŭ reordigi la kategoriojn.
  • Krei subforumpartojn ene de forumpartoj.
  • Asigni moderigantojn al forumpartoj.
  • Permesi nur al certaj anogrupoj kaj invititaj uzantoj vidi forumparton.
  • Agordi por ĉiu anogrupo permesojn rilate al forumpartoj.
  • La eblo sciigi pri novaj afiŝoj en subforumparto, eĉ se ne estas novaj afiŝoj en ĝia superforumparto.

Registriĝo de anoj

  • Devigi registriĝon antaŭ ol uzi la forumon.
  • Devigi al uzanto akcepti certajn kondiĉojn antaŭ ol registriĝi.
  • Malŝalti registriĝon de anoj (t.e. nur administrantoj aŭ moderigantoj kun la necesaj permesoj rajtas registri novajn anojn).
  • Devigi aŭtentokontrolon per retpoŝto.
  • Postuli, ke administranto aŭ moderiganto kun la necesaj permesoj aprobu registriĝon.
  • Registri novajn anojn per la administrejo.

Aŭtentigado

  • Rememorigo pri pasvorto per retpoŝto kun deviga konfirmo.
  • Aŭtentokontrolo bazita sur kuketoj kaj ankaŭ seanc-daŭro (funkcias sen kuketoj).
  • Eblas agordi kuketojn kiel lokajn laŭ certa vojo, kiel mallokajn por ĉiuj subdomajnoj, aŭ kiel kutimajn kuketojn.
  • Elektebla fintempo por aŭtentigaj kuketoj.

Spurado de anoj

  • Ordigebla kaj serĉebla listo de anoj, kiun forumanoj povas uzi se ili havas permeson.
  • Potenca, ordigebla kaj serĉebla listo de anoj por administrantoj.
  • Montri ĉiujn (erar-)mesaĝojn kaj IP-adresojn de ano (spuri uzanton).
  • Montri ĉiujn (erar-)mesaĝojn el certa IP-adreso aŭ serio (spuri IP).
  • La eblo vidi, kiu faras kion en la forumo (videbla nur al tiuj, kiuj havas permeson).

Statistiko

  • Pluraj statistikaĵoj pri la forumo (videblaj depende de permeso).
  • Spurado de la konektita tempo de uzantoj en sekundoj.
  • Spurado de fadenoj, mesaĝoj, novaj anoj kaj vizitoj ĉiutage.
  • Statistikaĵoj pri unuopaj anoj en iliaj profiloj.

Novaĵoj kaj anoncoj

  • Sendi novaĵleterojn per la administrejo aŭ starigi ajnan fadenon kiel anoncon.
  • Anoj povas elekti ne ricevi anoncojn (Administrantoj povas tamen ignori tiun elekton).
  • Sendi retleterojn aŭ privatajn mesaĝojn al viaj anoj laŭ anogrupo.
  • Montri la plej lastajn novaĵojn en la hejmpaĝo de via forumo.

Komunikado

  • La eblo elekti sendmail aŭ SMTP (kun aŭ sen aŭtentokontrolo).
  • La eblo sendi ligilon al fadeno per retpoŝto.
  • La eblo vidi printversion de fadenoj.

Anogrupoj

  • Krei anogrupojn por grupigi la permesojn, atingorajtojn kaj/aŭ la etoson de uzantoj.
  • Asigni plurajn anogrupojn al unuopa ano, kun unu anogrupo kiel la ĉefa.
  • Krei anogrupojn, kiuj baziĝas sur la nombro da afiŝoj de uzantoj.
  • Difini la maksimuman nombron da privataj mesaĝoj, kiujn anogrupo rajtas havi.
  • Asigni grafikajn simbolojn al anogrupo, kaj laŭ ĉefa anogrupo.
  • Elekti, kiuj anogrupoj rajtas vidi forumparton.

Forbaroj

  • Forbari anon laŭ uzantnomo, retpoŝtadreso, IP-adreso aŭ nomo de gastiganto.
  • SMF subtenas la uzadon de ĵokeroj por retpoŝtadreso, IP-adreso kaj nomo de gastiganto.
  • Inkluzivi kialon por forbaro (videbla por la forbarita uzanto).
  • Inkluzivi noton pri la forbaro (videbla nur al administrantoj).
  • Elekti inter plena forbaro, forbaro de afiŝado aŭ forbaro de registriĝo.
  • Inkluzivi findaton por forbaroj.

Eksterna integrigado

  • Integrigi partojn de la foruma programaro en jam ekzistantan retpaĝaron uzante SSI aŭ PHP.
  • Plej lastaj fadenoj aŭ afiŝoj.
  • Plej lastaj novaĵoj en forumparto.
  • Plej lastaj enketoj.

Eksporti forum-datumojn per XML/RSS

  • Plej lastaj anoj.
  • Novaĵoj.
  • Plej lastaj afiŝoj.

Sendrata aliro

  • Subteno de WAP, WAP2 kaj la protokoloj de I-mode.
  • Trafoliumi forumpartojn, fadenojn kaj mesaĝojn kun malpliigita grando de paĝoj.
  • La eblo ensaluti kaj elsaluti.
  • La eblo vidi novajn fadenojn kaj forumpartojn kun novaj respondoj.
  • La eblo salti al la unua nelegita respondo.
  • La eblo afiŝi novajn mesaĝojn.

Etosoj kaj ŝablonoj

  • La eblo ebligi aŭ malebligi al uzantoj elekti sian propran etoson.
  • La eblo reŝanĝi la etosojn de ĉiuj anoj al unu tutforuma etoso.
  • La eblo instali novan etoson per la administrejo.
  • Administranto povas aldoni unuopajn miensimbolojn kaj ankaŭ arojn da miensimboloj.
  • Anoj povas elekti la aron de miensimboloj (aŭ neniun).
  • La ŝablona sistemo ebligas al SSI havi kaj montri nivelojn ktp.

Afiŝoj

  • Ortografia kontrolo.
  • Rapida respondilo
    • Anoj povas malŝalti aŭ kunvolvi la rapidan respondilon.
    • Eblas uzi la rapidan respondilon ankaŭ kiam oni citas aliajn mesaĝojn.
    • La rapida respondilo ankaŭ inkluzivas ortografian kontrolilon.
  • Granda nombro da "Bulletin Board Codes" (BB-kodoj) por la formatado de mesaĝoj (inkluzive de rtl, acronym kaj aliaj).
  • Opcio doni al uzantoj certan tempon por fari modifojn al siaj mesaĝoj sen la protokolado de tiuj modifoj.
  • Funkcio Enmeti citaĵon en la afiŝpaĝo por rapide citi antaŭajn mesaĝojn.

Enketoj

  • Enketoj povas esti aldonitaj al, aŭ forigitaj de jam ekzistantaj fadenoj.
  • La eblo difini findaton.
  • La eblo kaŝi rezultojn ĝis la fino de la voĉdonado.
  • La eblo kaŝi rezultojn dum ankoraŭ neniu voĉdonis.
  • La eblo difini kiomfoje ano povas voĉdoni en unu enketo.
  • Enketoj povas havi ĝis 256 opciojn.

Aldonado de dosieroj al afiŝoj

  • Permesita laŭ anogrupo aŭ forumparto.
  • La dosiernomo konserviĝas en hakettabelo por plibonigi la sekurecon (tial eblas alŝuti php-dosierojn, ktp).
  • Elektebla limigo al la dosiertipo de alŝutaĵoj.
  • Konfiguri por ke nur registritaj anoj povu vidi la dosierojn.
  • Eblas enkorpigi bildojn en afiŝojn.

Kalendaro

  • Montri naskiĝtagojn, eventojn kaj festotagojn.
  • Montri informojn el la kalendaro sur la hejmpaĝo de forumo.
  • Ligi jam ekzistantan fadenon al dato en la kalendaro.
  • Permesi nur al certaj anoj/grupoj afiŝi eventojn.
  • Afiŝanto de evento povas redakti ĝin.
  • Eventoj povas etendiĝi plurajn tagojn.

Iloj por moderigado

  • La eblo ŝlosi kaj malŝlosi fadenon.
  • Fadeno ŝlosita de administranto ne povas esti malŝlosita de ajna alia uzanto.
  • La eblo permesi al anoj moderigi nur en fadenoj, kiujn ili mem komencis.
  • Ligilo por raporti afiŝojn' al moderiganto
  • Forigi aŭ modifi afiŝojn.
  • La eblo kunigi kaj disigi fadenojn.
  • Movi aŭ forigi fadenojn.
  • Fiksi aŭ malfiksi fadenojn.
  • Rubujo por ĉiuj forigitaj fadenoj kaj afiŝoj.
  • Protokolo pri moderigado, kiu montras la agojn de moderiganto kaj malpermesas la forigon de protokoleroj dum unu tago.
  • Redaktado de AJAX.
    • Redakti afiŝon sen malfermi novan paĝon.
    • Duobla alklako por redakti la titolojn de fadenoj en forumparto.

Profiloj kaj opcioj por uzantoj

  • La eblo kaŝi sian retpoŝtadreson for de la publiko.
  • Elekti plej ŝatatan etoson inter tiuj instalitaj de administranto.
  • Elekti aron de miensimboloj.
  • Sciigoj per retpoŝto.
    • Novaj fadenoj en forumparto.
    • Unuopaj fadenoj.
    • Privataj mesaĝoj.
  • Ensaluti en nevideblan reĝimon.
  • Opcioj por kaŝi la profilbildojn kaj subskribojn de aliaj forumanoj.
  • La eblo elŝuti kaj ŝanĝi la grandon de alŝutitaj profilbildoj.
  • Persona teksto, profilbildo, subskribo - eblas uzi ĉiujn ĉi funkciojn kaj ili aŭtomate ĝisdatiĝas en ĉiuj viaj afiŝoj.

Utilaĵoj por uzantoj

  • Piktogramoj por fadenoj en kiuj vi jam afiŝis.
  • Montri novajn respondojn al viaj afiŝoj.
  • Disvolvebla sekcio Aldoni dosierojn kaj aliaj opcioj en la afiŝpaĝo.
  • La eblo vidi la plej lastajn mesaĝojn.
  • Montri ĉiujn fadenojn, kiuj ricevis novajn respondojn ekde via lasta vizito.
  • Vidu, kiu foliumas la samajn forumpartojn aŭ fadenojn kiel vi.
  • Fadenoj kiuj etendiĝas tra pluraj paĝoj montras ligilojn al la paĝnombroj kaj ankaŭ la eblon vidi ĉiujn mesaĝojn en unu paĝo.

Aliaj funkcioj

  • Pluraj statistikaĵoj pri la forumo.
  • Listo de konektitaj uzantoj.
  • La menupanelo.
  • Novaĵoj.
  • Serĉilo.
  • En-/El-salutado.
  • Hodiaŭaj eventoj, naskiĝtagoj kaj festotagoj.


Advertisement: