Bulletin board code/eo: Difference between revisions From Online Manual

Jump to: navigation, search
No edit summary
No edit summary
Line 18: Line 18:
{{code|[i][b]grasa kaj kursiva teksto[/b][/i]}}
{{code|[i][b]grasa kaj kursiva teksto[/b][/i]}}


Oni povas pli klare vidi la ĝustan aranĝon de la kodo, kiam la etikedoj estas deŝovitaj:
Oni povas pli klare vidi la ĝustan aranĝon de la kodo, kiam la etikedoj estas deŝovitaj:;
{{code|[b]
{{code|[b]
     [i]
     [i]

Revision as of 02:49, 14 November 2013

Languages English  · Deutsch · Ελληνικά · español · français · italiano · Nederlands · norsk · polski · русский · srpski (latinica) · svenska · Türkçe

Bulletin Board Bode (BB-kodo) estas maniero por formati afiŝojn en SMF kaj en multaj aliaj lokoj en la interreto. Se vi volas klarigon pri la butonoj en la redaktilo por la skribado de afiŝoj, bonvolu vidi la paĝon Bazaj BB-kodoj (Bulletin Board Code) (en). Jen tiu ĉi artikolo klarigas la gravan koncepton de ingado.

Ingado de BB-kodoj

BB-kodo konsistas el tri ĉefaj partoj: malfermanta etikedo, la enhavo, kaj fermanta etikedo, kiel jen montrate:

[malfermanta]      la teksta enhavo     [/fermanta]
[b]        grasa teksto        [/b]

Ordo gravas, parto 1

Vi povas enmeti BB-kodan etikedon ene de alia, se la ida etikedo estas fermita antaŭ ol la patra. Ekzemple, la ĝusta maniero por fari grasan kaj kursivan tekston estas jena:

[b][i]grasa kaj kursiva teksto[/i][/b]

Eblas tion fari ankaŭ en la sekva maniero - ambaŭ metodoj estas validaj, la etikedoj estas nur en inversa ordo:

[i][b]grasa kaj kursiva teksto[/b][/i]

Oni povas pli klare vidi la ĝustan aranĝon de la kodo, kiam la etikedoj estas deŝovitaj:;

[b]
     [i]
         grasa kaj kursiva teksto
     [/i]
[/b]

La sekva ekzemplo montras malĝustan ingadon. La lastaj du linioj montras, ke la patra etikedo [b] estis fermita antaŭ ol la ida etikedo [i]:

[b][i]grasa kaj kursiva teksto[/b][/i]
[b]
     [i]
         grasa kaj kursiva teksto
[/b]
     [/i]

Ordo gravas, parto 2

Notu, ke la ordo de ingitaj etikedoj estas tre grava kiam oni uzas format-etikedojn kiel size (tipara grando), bold (grasa teksto) kaj italic (kursiva teksto) kune kun tekstaranĝaj etikedoj kiel center (centrigi), left (ĝisrandigi maldekstren), right (ĝisrandigi dekstren), pre (antaŭformatita teksto). La format-etikedoj devas troviĝi ene de la tekst-aranĝaj etikedoj. Ekzemple, por ke la etikedo size ŝanĝu la la grandon de la teksto, ĝi devas esti uzata en jen tia ordo:

[center][size=36pt][b][u]teksto[/u][/b][/size][/center]

La sekva ordo de la etikedoj estas malĝusta, kaj ĝi kaŭzos ke la etikedo por la tipara grando ne funkcios:

[size=36pt][center][b][u]teksto[/u][/b][/center][/size]

Vidu ankaŭ



Advertisement: